Saksoj

konfederacio de antikvaj ĝermanaj triboj
(Alidirektita el Sakso)

La saksoj estis la anoj de okcidenta ĝermana tribaro, kiu ekde la 2-a jarcento post Kristo, supozeble ankaŭ pli frue, loĝis en la nordokcidento de la hodiaŭa Germanio kaj la oriento de la hodiaŭa Nederlando.

Saksoj
historia etno • etnotribo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Triboj dum la 5-a jarcento (Saxoni=Saksoj)

Loĝoteritorio redakti

La triboj de la saksaj ĝermanoj vivis en la teritorio de la Zuiderzee, la granda golfo ene de Nederlando, kiu hodiaŭ estas je granda parto sekigita per polderoj, la regiono inter la riveroj Emso, Weser kaj Elbo en la germana federacia lando Malsupra Saksio kaj la regiono Vestfalio (la norda duono de Nordrejn-Vestfalio), krome la nordon de la federacia lando Saksio-Anhalto kaj la regionon norde de la Elbo en Holstinio ĝis la rivero Eider.

La hodiaŭa federacia lando Saksio (historie dum la mezepoko nomita Kursachsen respektive Obersachsen) nur tre malmulte rilatas al la historia popolo de la saksoj. La pralando de la nuna federacia lando - sudoriente de la loĝoteritorio de la saksoj - nomiĝis Mark Meißen kaj fondiĝis dum la jaro 965 fare de la saksa germana imperiestro Otto la 1-a. Ĝiaj loĝantoj tamen parolis mezaltgermanajn dialektojn, dum la ĝermanaj saksoj mem apartenis al la platgermana lingvo tre parenca al la nuna nederlanda.

Dum la jarcentoj post la jaro 200 la saksaj triboj de la origina ĝerma loĝoregiono en Holstinio konkeris praktike la tutan hodiaŭan nordokcidentan Germanion (aparte de la loĝoteritorioj de la frisoj en la marborda nordo de Nederlando kaj pleja nordokcidento de Germanio). Ili integrigis la aliajn ĝermanajn tribojn tie loĝintajn en sian tribaron: lastaj konkeroj estis la nuna Monastera Lando en la nordo de Vestfalio, kaj la nordo de la hodiaŭa Ruhr-regiono.

Ekde la 3-a jarcento post kristo romiaj kronikistoj ĝemis pro saksaj piratoj en la Norda Maro. Dum la 5-a jarcento saksoj kune kun la aliaj ĝermanaj tribaroj praangloj kaj jutoj ekloĝis en la sudo de Britio: la hodiaŭa Anglio. Ili tie iĝis la ĉefa gento, dum en la najbaraj landoj Skotio, Kimrio, Kornvalo kaj Irlando daŭre dominis la keltoj. La nuna nomo "Anglio" klare devenas de la praangloj, dum regionaj nomoj kiel Wessex („okcidenta Saksio“), Essex („orienta Saksio“), Sussex („suda Saksio“) kaj Middlesex („meza Saksio“) montras spurojn de la saksaj setlistoj.

Apenaŭ tuŝitaj de la grandaj popolaj migradoj de aliaj ĝermanaj triboj tra Eŭropo, la saksoj dum multaj jarcentoj tenis la antikvan ĝermanan triban leĝaron sen reĝoj: parlamentoj de la liberaj viroj kune decidis pri juraj kaj politikaj demandoj. Dukoj nur dum militoj iĝis dumtempaj, popole elektitaj gvidantoj.

Inter la jaroj 772 kaj 804 la konkuranta ĝermana tribaro de frankoj en serio de akraj bataloj sub gvido de Karolo la Granda fine konkeris la saksojn kaj devigis ilin subiĝi je la mezepoka feŭda sistemo de regantoj kaj regatoj, kiel duklando Saksio.

Historio:

  • 200 ĝis 400: La saksoj de Holstinio disvastiĝas al sudo, unue al la regiono inter la riveroj Elbo kaj Weser, poste al Vestfalio kaj la tiel nomita Ostfalio - la regiono inter la hodiaŭaj urboj Magdeburg, Braunschweig, Hildesheim kaj Halberstadt sude kaj la rivero Elbo norde plus oriente.
  • Ekde la jaro 300 saksoj, praangloj kaj jutoj velŝipas al Britio kaj tie fandiĝas al la popolo de anglosaksoj
  • Ĉirkaŭ la jaro 450 la britaj anglosaksoj varbas pliajn saksojn al Britio por protekto kontraŭ la skotaj piktoj.
  • Pli-malpli dum la jaro 477 fondiĝas la reĝlando Essex (orienta Saksio).
  • Ĉirkaŭ la jaro 530 la saksoj atingas la riveron Rejno.
  • Dum 531 kontinentaj saksoj kaj frankoj kune batalas kontraŭ la reĝlando Turingio. La nordo - norde de la montaro Harco iĝas saksa, la sudo franka.
  • Dum 568 24.000 saksoj kun la langobardoj translokiĝas al norda Italio, sed baldaŭ revenas al nordokcidenta Ĝermanio. La popolo de sueboj intertempe ekloĝis en la forlasitaj loĝoregionoj kaj post reveno de la saksoj konfliktas pri ili.
  • Ekde la jaro 596 la saksoj en Britio konvertiĝas al kristanismo. La saksoj en Ĝermanio tenas sian prareligion.
  • Dum la 7-a jarcento la saksoj komencas elekti dukojn, kiuj dum militaj tempoj gvidu la saksajn batalistojn. La frankoj penas pli kaj pli konverti la anojn de sia imperio al kristanismo, kaj provas ankaŭ premi al kristanismo la najbarajn saksojn. La saksaj dukoj kunorganizas la ribelon kontraŭ tio.
  • Dum la jaro 738 la franka reĝo Pipino la Pli Juna ekprovas fime konkeri la saksajn tribojn
  • Inter la jaroj 772 kaj 804 la armeo de frankoj en serio de akraj bataloj sub gvido de Karolo la Granda fine konkeras la saksojn kaj altrudas al ili la kristanismon:
  • Komence dum 772 konkeriĝas la saksa fortikaĵo Eresburg kaj detruiĝas la plej grava religia centro de la saksa religio, la Irminsul. La frankaj konkerantoj rigardas la saksan religion kulture malsupera paganismo.
 
la fortikaĵo Hohensyburg iom post la saksa epoko
  • Dum 775 en dua batalaro de la frankoj konkeriĝas la strategie grava saksa fortikaĵo Hohensyburg (apud la hodiaŭa urbo Dortmund) alte super la valo de rivero Ruhr.
  • Dum 777 la franka reĝo Karolo la Granda kunvokas frankan imperian kunvenon en la urbo Paderborn, centre de la ŝajne franke konkerita saksa teritorio. Tamen la problemoj de reĝo Karolo konkeri Hispanion kuraĝigas la saksoj sub duko Widukind daŭrigi sian batalon de sendependeco.
  • Jaro 785: La bapto de la saksa duko Widukind estas simbola komenco de la sekva trudita kristanigo de la saksoj.
  • Dum 794 la saksoj malvenkas en la decida batalo de Sintfeld.
  • Dum 799 Karolo la Granda duafoje kunvokas frankan imperian kunvenon en la urbo Paderborn, centre de la nun vere franke konkerita saksa teritorio - demonstracio pri la franka venko.
  • Kvin jarojn pli poste, dum 804, la teritorio de la saksoj estas integrita en la Frankan Imperion de reĝo Karolo la Granda kiel "triba duklando" Saksio
  • Dum 811 Karolo interkonsentas kun la reĝo de Danio, ke la rivero Eider norde de Holstinio estu la limo inter la Franka Imperio kaj Danio. La eksa saksa teritorio iĝas la franka Duklando Saksio.

Dum la jaro 919 unuafoje saksa duko iĝas germana reĝo: Henriko la 1-a. Sekvas la saksaj germanaj imperiestroj Otto la 1-a, Otto la 2-a kaj Otto la 3-a. La epoko de germanaj imperiestro de saksa deveno finiĝas per la morto de Henriko la 2-a en la jaro 1024. Dum tiu jarcento la politika kaj kultura centro de la germana Sankta Romia Imperio estas en la historia vivoteritorio de la saksoj.

Dum la jaro 1180 la germana imperiestro Frederiko Barbarosa disbatas la Duklandon Saksio, ĉar ties reganto, la duko Henriko la Leono rifuzas partopreni batalaron de imperiestro Frederiko en Italio. Vestfalio iĝas posedaĵo de la katolika eklezio, al Henriko la Leono restas la regionoj de Braunschweig kaj Lüneburg, la nobeloj kaj episkopoj rekte ligiĝas al la imperiestro, kaj la nomo Duklando Saksio nur restas por eta teritorio ĉe la rivero Elbo.

Dum 1423 la grafo Frederiko la 1-a de Meißen ricevas tiun teritorieton ĉe la rivero Elbo. Ĉar la titolo de duko pli altrangas ol tiu de grafo, li eknomas sin "duko de Saksio", kaj lia origina regoteritorio ĉirkaŭ la urbo Meißen - kies loĝantoj apartenas al la germana popolo de turingoj - per tio nerekte ekhavas la titolon "Duklando Saksio". La nova duklando dum multaj jarcentoj nomiĝis "Supra Saksio", la origina kerna vivoteritorio de la saksoj "Malsupra Saksio". Post la malfondo de la reĝlando Prusio post la Dua Mondmilito oni revivigis la nomon "Malsupra Saksio" kaj tiel nomis la novan federacian landon en la nordokcidento de la Federacia Respubliko Germanio.

Eksteraj ligiloj redakti