Otto
Otto (kelkfoje esperantigita kiel Oto por eviti duoblajn konsonantojn) estas ĝermana vira persona nomo kaj ankaŭ familia nomo.
Signifo
redaktiEn malnovaltgermana lingvo ot "posedaĵo, heredaĵo". Origine "Otto" estis nur mallonga formo de diversaj nomoj kun komenco "Ot-" (Otmar, Otfried, Otbert, ...), poste ĝi fariĝis memstara nomo.
Variaĵoj
redaktiViraj: Udo, Odo, Otello, Othello, Otfrid, Otfried, Ottfried, Othmar, Ottmar, Othon, Eŭdo, Odón, Oddone
Virinaj: Ottilie, Ottilia, Otilia, Odilia, Odile, Uta
La nomo Ulriko kaj ĝiaj variaĵoj havas la saman radikon.
La nomo de la dinastio Ottonen (en Esperanto eble "Ottidoj" aŭ "Otto-idoj") devenas el ties unua imperiestro, Otto la 1-a, "la Granda".
Ne parenca estas la nomo Ödön, kiu estas la hungara formo de Edmundo.
Nomtago
redaktiKonataj nomportantoj
redaktiRegnestroj
redakti- Regantoj de la Sankta Romia Imperio:
- "Otto-idoj" (Liudolfidoj):
- Velfoj:
- Reĝoj:
- Otto la 3-a (Bavario), 1290-1312 duko de Bavario, Vitelsbaĥoj, estis 1305-1307 ankaŭ reĝo de Hungario kiel "Béla la 5-a"
- Otto la 1-a (Grekio), 1832-1862 reĝo, Vitelsbaĥoj
- Otto (Bavario), 1886-1916 reĝo, Vitelsbaĥoj
- Dukoj:
- Otto la 1-a (Saksio), 880-912 duko
- Otto la 1-a (Ŝvabio), 954-982, duko de Ŝvabio kaj de Bavario, Liudolfidoj
- Otto la 1-a (Bavario), 1180-1183 duko, Vitelsbaĥoj
- Otto la 3-a (Bavario), 1290-1312 duko, Vitelsbaĥoj, estis 1305-1307 ankaŭ reĝo de Hungario
Ekleziuloj
redakti- Otto von Bamberg (ĉ. 1060-1139), episkopo de Bamberg, sanktulo
Antaŭnomo
redakti- Otto von Bismarck (1815-1898), germana politikisto kaj regna kanceliero
- Otto Graf Lambsdorff, (1926-2009), germana politikisto
- Otto von Habsburg, (1912-2011), germana politikisto
- Otto Hahn (1879-1968), germana kemiisto
- Otto Lilienthal (1848-1896), germana inĝeniero
- Otto Waalkes (* 1948), germana humuristo
Esperantistoj
redaktiFamilia nomo
redaktiSimilaj viraj nomoj
redakti- Oto, latine Otho, 69 romia imperiestro
- Odo aŭ Eŭdo la 1-a, france Eudes, 888-898 franca reĝo
- Odo aŭ Eŭdo de Akvitanio, 700-735 duko
- Odo la 1-a (Burgonjo), ?-1102, Burgonjo
- Odo de Cluny
- Odo de Bayeux
- Sankta Oda de Canterbury
Similaj virinaj nomoj
redakti- Odilia, franca sanktulino
Ceteraĵoj
redaktiAmbaŭ vortoj "Otto" kaj "Oto" estas palindromoj.