Eŭdo la 1-a (franclingve Eudes Ier), aŭ Odo (naskiĝis ĉirkaŭ 860 - mortis la 1-an de januaro 898 en La Fère, Aisne) estis grafo de Parizo, markizo de Neŭstrio kaj fariĝis sekve reĝo de la Frankoj ekde 888 ĝis 898.

Eŭdo la 1-a
Reĝo de la Frankoj
Grafo de Parizo
Eŭdo rekaptanta Parizon kaj rajdanta tra la sieĝantoj.
Eŭdo rekaptanta Parizon kaj rajdanta tra la sieĝantoj.
Regado 888 - 898
Antaŭulo Karlo la 3-a la Dika
Sekvanto Karlo la 3-a la Simpla
Persona informo
Eudes
Naskiĝo ĉirkaŭ 860
en Neŭstrio
Morto 3-an de januaro 898 (0898-01-03)
en La Fère
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Familio
Dinastio Robertidoj vd
Patro Roberto la Forta vd
Patrino Adelajdo de Tours vd
Gefratoj Conrad II, Duke of Transjurane Burgundy • Roberto la 1-a vd
Edz(in)o Théodrate of Troyes vd
Infanoj Raoul of Aquitaine vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la plejaĝa filo de Roberto la Forta. Kvankam lia antaŭulo, Karlo la Dika, estis ankoraŭ vivanta, Eŭdo fariĝis reĝo pro sia tre kuraĝa konduto dum la vikinga sieĝo de Parizo en 886. Karlo la Dika, kiu estis reĝo sed ankaŭ karolida imperiestro, nur malrapide sendis militistojn, kaj estis eksigita pro tio.

Eŭdo estis balotelektita kiel reĝo je la 29-a de februaro 888. Karlo la Simpla, la legitima heredinto de la krono, luktadis dum la tuta reĝado de Eŭdo por repreni sian tronon. Eŭdo finfine akceptis traktadi kun Karlo : li cedis al li la landon inter la Rejno kaj la Sejno, kaj konservis Parizon kun Okcidenta Frankio.

Antaŭ sia morto, Eŭdo devis agnoski Karlon la Simplan kiel sian oficialan posteulon. Li mortis en 898.

Vidu ankaŭ redakti