Otto la 1-a (Grekio)

Reĝo de Grekio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Otto la 1-a (apartigilo)

Otto Frederiko Ludoviko de Vitelsbaĥo, greke Όθων (naskita la 1-an de junio 1815 en Kastelo Mirabell en Salcburgo; mortinta la 26-an de junio 1867 en Bamberg) estis bavara princo kaj de 1832 ĝis 1862 la unua reĝo de la reĝlando Grekio.

Otto la 1-a
greke Όθων
Reĝo de Grekio
Regado 1832–1862
Antaŭulo
Sekvanto Georgo la 1-a
Persona informo
Otto von Bayern
Naskonomo Otto Friedrich Ludwig von Bayern
Naskiĝo 1-an de junio 1815
en Kastelo Mirabell en Salcburgo
Morto 26-an de junio 1867
en Bamberg
Tombo Theatiner-preĝejo, Munkeno vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj moderna greka vd
Ŝtataneco Reĝlando BavarioReĝlando Grekio vd
Subskribo Otto la 1-a (Grekio)
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj
Patro Ludoviko la 1-a de Bavario vd
Patrino Therese von Sachsen-Hildburghausen vd
Gefratoj Princess Mathilde Caroline of Bavaria • Princess Adelgunde of Bavaria • Princess Hildegard Louise of Bavaria • Princess Alexandra of Bavaria • Luitpold, princo-regento de BavarioMaksimiliano la 2-a de Bavario • Prince Adalbert of Bavaria vd
Edz(in)o dukino Amalie de Oldenburgio
Amkunulo Jane Digby vd
Infanoj
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Otto, reĝo de Greklando
Otto, reĝo de Greklando
Blazono de reĝlando Grekio dum la regado de reĝo Otto (1833-1862)

Otto naskiĝis kiel dua filo de la tiama bavara kronprinco, posta reĝo Ludoviko la 1-a kaj ties edzino, princino Therese von Sachsen-Hildburghausen.

Post kiam Grekio akiris sendependecon disde la Osmana imperio, oni establis reĝlandon kaj serĉis kandidaton por reĝo inter eŭropaj princoj. Fine oni elektis la tiam 16-jaran bavaran princon Otto. Ĉar li ankoraŭ ne estis plenaĝa, jesis por li lia patro, reĝo Ludoviko, kiu jam antaŭe malferme subtenis la grekan sendependiĝon.

Otto regadis helpe de ministroj kaj konsilantoj el sia hejmlando. Grekoj mem restis sen influo en tiu sistemo kiun ili moknomis "bavarokratio" (Βαυαροκρατία). Kiel ŝtatestro li ankaŭ estu estro de la ortodoksa Eklezio de Grekio, kvankam li mem, firma katoliko, rifuzis konvertiĝi al ortodoksismo mem.

La reĝado de Otto estis ne tre sukcesa. Interalie mankis al li mono, armeo, subteno de eŭropaj grandpotencoj, kaj fine ankaŭ subteno de la grekoj mem. Finfine en 1862 ribelo forpelis lin el la lando.

Otto vivis siajn lastajn jarojn kun sia edzino en ekzilo en Bamberg, Bavario.

Familio redakti

Otto edziĝis 1836 kun dukino Amalie de Oldenburgio. Ili ne havis gefilojn.

Vidu ankaŭ redakti