Rahat

Beduena urbo en Israelo

Rahat (hebree רַהַט, arabe رهط; signifante Paco, Kontento) estas urbo en Israelo. Ĝi situas 12 km norde de Be'er Ŝeba kaj proksime al Kibucoj Ŝoval kaj Miŝmar HaNegev.

Rahat
urbo (1994–)
urba konsilio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 64 462  (2016) [+]
Loĝdenso 3 291 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 24′ N, 34° 45′ O (mapo)31.392534.754444444444Koordinatoj: 31° 24′ N, 34° 45′ O (mapo) [+]
Alto 221 m [+]
Areo 19,586 km² ( 195 8.6 ha) [+]
Rahat (Israelo)
Rahat (Israelo)
DEC
Situo de Rahat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rahat [+]
vdr

Rahat estas la plej granda araba urbo en Israelo, kaj la ununura beduena urbo en la mondo.

Priskribo

redakti

Rahat estis fondita en 1972 fare de la Registaro de Israelo, kiel setlejo por arabaj beduenoj kiuj vivis en la areo sen permanenta loĝejo. Ĝi ricevis statuson de urbo en 1994.

En 2019, la moskeo proksime de Rahat de la 7-a aŭ 8-a jarcento, unu el la plej malnovaj islamaj moskeoj en kio nun estas Israelo, estis malkovrita. La moskeo originas de periodo de kultura kaj religia ŝanĝo dum la transiro de la bizanca ĝis la islama periodo. Proksime de la ejo, la esploristoj malkovris aliajn fruajn islamajn agrikulturajn instalaĵojn, inkluzive de granda loĝdomo. Nova urba distrikto estas kreota sur la loko.  En 2024, la elfosadoj estis vastigitaj kaj granda preĝejo de la bizanca periodo estis malkovrita, sur kies konservitaj malsupraj murfragmentoj multaj marameaj grafitioj estis trovitaj.

Ekzistas 33 mikrodistriktoj en la urbo. Ĉiuj kvartaloj krom unu estas loĝataj de apartaj beduenklanoj, kaj nur unu areo estas miksita.

Loĝantaro

redakti

La loĝantoj de la urbo estas 100% islamaj. La naskokvanto estas unu el la plej altaj en la mondo. En 2018 ĝi havis 69 032 loĝantojn.

La loĝantaro de Rahat preskaŭ konsistas tute el beduenoj kaj estas entute junega: en 2001, 65,2% estis pli junaj ol 20 jarojn aĝaj, kaj pliaj 15,8% estis pli junaj ol 30 jarojn maljunaj. Loĝkresko estis 5.9% en 2001.

Galerio

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti