Loĝdomo estas domo precipe uzata por loĝado, do por kontinua protekto de homoj tie vivantaj kontraŭ klimataj malhelpoj kiaj pluvo, neĝo, vento, forta sunbrilo, kontraŭ atakado fare de bestoj aŭ de aliaj homoj kaj kontraŭ ŝtelado de la tieaj havaĵoj. Loĝdomo povas konsisti el unu aŭ el pluraj loĝejoj, kaj sekve povas tre diferenci laŭ grandeco.

loĝdomoj en Vaŝingtono, Usono

Loĝado en jura senco diferenciĝas de profesia uzo de konstruaĵo. En kazoj ke kontruaĵo uzatas por pluraj celoj, do havas kaj vendejo(j)n, oficejo(j)n, kuracistajn praktikejo(j)n, metiejo(j)n aŭ aliajn profesiejajn ejojn unuflanke kaj loĝejo(j)n aliflanke, aŭ farmeja domo de agrikulture laboranta familio estas uzata kaj por agrikulturaj kaj por loĝaj celoj, naciaj leĝoj povas difini ĉu sufiĉas pli ol duona loĝeja uzo de la domo por klasifigi ĝin kiel loĝdomo aŭ ĉu difini ke nur centprocenta uzo por loĝado ebligas nomi la konstruaĵon loĝdomo.

slabokonstruaĵoj, do rapide konstrueblaj multetaĝaj loĝdomoj el ŝtalbetonaj slaboj, el la komunisma epoko en Prago.