Reĝa tero (Transilvanio)

La reĝa tero (latine fundus regius, germane Königsboden, hungare Királyföld, rumane pământul crăiescpământul sașilor) historie estis unu el tri jurisdikciaj partoj de Transilvanio. Ĝi estis kreita per la Andrea Privilegio, dekretita en 1224 de Andreo la 2-a, laŭ kiu la transilvaniaj saksoj estis rektaj subuloj de la hungara reĝo kaj liberaj de servuteco.

Mezepoka Transilvanio:
  •  Sikullando
  •  reĝa tero
  •  feŭda tero
  • En 1224 la privilegio validis nur por la "sep seĝoj" ĉirkaŭ Hermannstadt, inter Broos kaj Draas. Poste aldoniĝis pliaj teritorioj: en 1315 la "du seĝoj" de Mediaș kaj Schelk, en 1366 Bistrița kaj en 1422 la barca lando.

    Per la aŭstra-hungara interkonsento de 1867 la Rreĝa tero perdis sian specialan statuson.