Stanisław Mikulski
Stanisław Mikulski (esperante: Stanislao Mikulski; naskiĝis la 1-an de majo 1929 en Lodzo, mortis la 27-an de novembro 2014 en Varsovio, Pollando) – pola aktoro filma kaj teatra kaj televida prezentanto. Li estis plej konata pro rolo de Hans Kloss el filmserio Ludcelo pli granda ol vivo.
Stanisław Mikulski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1929 en Łódź |
Morto | 27-an de novembro 2014 (85-jaraĝa) en Varsovio |
Mortokialo | Apopleksio |
Tombo | Armea Tombejo Powązki |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Jadwiga Rutkiewicz-Mikulska |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro aktoro filmaktoro televida aktoro |
Vivo
redaktiStanislao Mikulski pasigis siajn infanaĝon kaj junaĝon en Lodzo kaj ĉi tie en 1950 havis maturekzamenon. Post 1953 li ludis en teatroj en Lublino (1952-1964) kaj en Varsovio (1964-1988).
Unua grava filmrolo de Mikulski estis Kanalo de Andreo Vajda. Sed plej grandan popularecon li gajnis pro rolo en 18-parta filmserio Ludcelo pli granda ol vivo. Alia populara filmserio de li estis porjunulara Aŭteto kaj templanoj.
Multfoje li estis prezentanto en Festivalo de kanzono soldata (ankaŭ li kantis) kaj en Festivalo de kanzono soveta. Politike li estis socialisto kaj ekde 70-aj jaroj li apartenis al Pola Unuiĝinta Laborista Partio. Kiam en milita stato en 80-aj li ne aliĝis al bojkoto de televizio de aktoroj, liaj teatraj spektakloj estis konfuzitaj. En 1983 igis li membro de Societo de Amikeco Pola-Soveta. En jaroj 1988-1990 Mikulski estis direktoro de Pola Centro de Kulturo ĉe ambasado en Moskvo. Poste igis li emerito.
Kiel pensiulo li estis prezentanto en televizia hazardludo Rado de la fortuno kaj en programo Superpoliciaĉistoj, ludis en filmserioj kaj en sia lasta kino-filmo Hans Kloss. Ludcelo pli granda ol morto.
Stanislao Mikulski mortis post kelkmonata malsano je 5:15 matene kaj unusemajna restado en hospitalo. Li havis kanceron.
Interese
redaktiEn Eŭropa historio filmspiono Kloss renkontis vizaĝo al vizaĝo alian legendan filmspionon el Orienta Bloko Ŝtirlic: Vjaĉeslavo Tiĥonov el filmserio Deksep momentoj de printempo.
Familio
redaktiStanislao Mikulski estis trifoje edzigita. La vidvino post li estas Margareta, 23 jarojn pli juna ol li, kiun ekkonis en Moskvo, kiel muzikedukistino ĉe pola ambasado, unuopa patrino de Katarina (grafikistino). La unua edzino estis opereta primadono Vanda, kun kiu Mikulski estis 12 jarojn kaj havis filon Petro (filo de Petro, nepo de la aktoro, estas muzikisto Jakobo Mikulski). La dua edzino estis kostumografistino Hedviga Rutkjeviĉ-Mikulski, kiun ekkonis dum filmado de Ludcelo pli granda ol vivo. Ili estis edzeco ĝis morto de Hedviga en 1985. Ŝi malsanis je, tiam nekuracebla, kancero, kio kaŭzis morto de dua filo de Mikulski ĵus post akuŝo.
Aktorfilmoj de Stanislao Mikulski
redakti- 2012 – Hans Kloss. Ludcelo pli granda ol morto (Hans Kloss. Stawka większa niż śmierć)
- 2006 – La kriminaluloj. La Misio silezia (Kryminalni. Misja śląska)
- 2001 – La filino erarinta (Córa marnotrawna)
- 1984 – Eŭropa historio (Европейская история)
- 1983 – Katastrofo en Gibraltaro (Katastrofa w Gibraltarze)
- 1983 – Magiaj fajroj (Magiczne ognie)
- 1980 – Knabino kaj knabo (Dziewczyna i chłopak)
- 1980 – La urseto (Miś)
- 1979 – La sekreto de "Enigmo" (Sekret enigmy)
- 1977 – Soldatoj de libereco (Солдаты свободы)
- 1974 – La ensorĉita korto (Zaczarowane podwórko)
- 1972 – Knabinoj al preni (Dziewczyny do wzięcia)
- 1971 – La obsedo (Opętanie)
- 1970 – Murdinto estas hejme (A gyilkos a házban van)
- 1970 – La persekuto por Adamo (Pogoń za Adamem)
- 1969 – Lasta vidinto (Ostatni świadek)
- 1966 – Skurĝo dia (Bicz boży)
- 1966 – Alveno en teron (Powrót na ziemię)
- 1965 – La cindroj (Popioły)
- 1964 – Koloroj de batalo (Barwy walki)
- 1964 – Renkontiĝo kun spiono (Spotkanie ze szpiegiem)
- 1963 – "Yokmok"
- 1963 – Lasta veturo (Ostatni kurs)
- 1963 – Forbanitaj en fajro (Skąpani w ogniu)
- 1961 – Du sinjoroj "N" (Dwaj panowie "N")
- 1961 – Vizito de prezidanto (Odwiedziny prezydenta)
- 1960 – Historio novtempa (Historia współczesna)
- 1959 – La blanka urso (Biały niedźwiedź)
- 1959 – Signaloj (Sygnały)
- 1958 – La atenco (Zamach)
- 1957 – Eva volas dormi (Ewa chce spać)
- 1956 – La ombro (Cień)
- 1956 – Kanalo (Kanał)
- 1955 – Horoj de espero (Godziny nadziei)
- 1950 – Unua starto (Pierwszy start)