Andrzej Wajda

pola reĝisoro kaj scenaristo

Andrzej Witold WAJDA (esperante: Andreo[1] Vajda[2]; naskiĝis la 6-an de marto 1926 en Suwałki, Pollando, mortis la 9-an de oktobro 2016) estas pola reĝisoro kaj scenaristo.

Andrzej Wajda
Persona informo
Andrzej Wajda
Naskiĝo 6-an de marto 1926 (1926-03-06)
en Suwałki
Morto 9-an de oktobro 2016 (2016-10-09) (90-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis per spirhalto vd
Tombo Salwator Cemetery vd
Lingvoj germanapola vd
Ŝtataneco PollandoDua Pola RespublikoPola Popola Respubliko vd
Alma mater Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow • Ŝtata Filma, Tekevida kaj Teatra Altlernejo Leon Schiller en Lodzo vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Subskribo Andrzej Wajda
Familio
Patro Jakub Wajda vd
Edz(in)o Krystyna Zachwatowicz • Beata Tyszkiewicz • Gabriela Obremba • Zofia Żuchowska vd
Infanoj Karolina Wajda vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroteatra reĝisoroscenaristofilmproduktoro • televida reĝisoro • politikisto • reĝisoro vd
Laborkampo kina reĝisorado vd
Aktiva dum 1950–2016 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Andrzej Wajda post la ricevo de la plej alta ŝtata ordeno, la Ordeno de Blanka Aglo en la jaro 2011
Andrzej Wajda kun edzino Krystyna Zachwatowicz (2010)
Andrzej Wajda dum la kreado de filmo Katin en la jaro 2007
Andrzej Wajda kun Joanna Olczak-Ronikier
Andrzej Wajda (centre), la unua de maldekstre la aktoro Daniel Olbrychski en 1970
Wajda dum kreado de nova filmo, en 1974
Andrzej Wajda en la jaro 2004
Andrzej Wajda (2008)
Andrzej Wajda en 2010.
Andrzej Wajda en 2012.

Vivo kaj verko redakti

Li naskiĝis en Suwałki ĉe la Angelika Bjalavas - instruistino kaj Jakobo Vajda - oficisto. Infantempon li trapasis en Suwałki kaj Radom. Kapitano Jakob Vajda partoprenis en la defenda kampanio de septembro 1939 jaro batalante kun Sovetanoj. La patro estis militkaptita kaj murdita en la genocida masakro de Katin. Andreo Vajda ankaŭ komencis batali kun okupantoj kaj envenis al Armia Krajowa. Dum la batalo li studis sekrete la pentrarton en Krakovo. Post la batalo Vajda studis la pentrarton en la Akademio de Belartoj en Krakovo kaj sekve li studis la kinon en Lodzo (Universitato de Leon Schiller). Fininte la studojn en 1953 li ekokupiĝis pri reĝisorado. Li asistis ĉe Aleksandro Ford ĉe filmo Piątka z ulicy Barskiej kaj mem komencis krei la debutan Pokolenie (Generacio) rompante en la pola kino kunigon kun la registara (komunista) produkcio.

En la 1957 Vajda kreis Kanalo - la unuan pli gravan sian filmon. La fabulo sur la memoroj de verkistoj Jerzy Stefan Stawiński temis pri ribelo de Varsovio prezentante la pesimisman, katastrofan bildon de la ribelo. La kontroverseco de filmo kaj la malplene konsentigita reĝimo ne haltigis la popularigadon de ĝi. Ĝi estis montrita en la Festivalo de Cannes kaj ricevis la Arĝentan Palmon (aparta premio de la ĵurio) kune kun La sepa sigelo de Ingmar Bergman. Kanalo estis la unua pola filmo kiu estis tiel famigita post la 2-a mondmilito.

Posteaj pli gravaj filmoj de Vajda estis Cindro kaj diamanto kun la fama ĉefa rolo de Zbignjevo Cibulski) sur la romano de Georgo Andĵejevski de 1958 jaro kaj La cindroj sur la romano de Stefano Ĵeromski de 1965 jaro. Ĉefe ili temas pri la problemo de absurda heroeco per la kosto de la vivo. En 1965 jaro Vajda kreis en Jugoslavio La pordoj de paradizo sur la rakonto de Georgo Andĵejevski pri la krucmilito de infanoj en la 13-a jarcento. La temo estis ankaŭ uzita kiel libreto de la opero La pordoj de paradizo de Johana Bruzdoviĉ.

Post 1970 jaro Vajda kreis la plej bone apreciitajn filmojn dum sia vivo. En 1974 Vajda kreis La Promesita Lando sur la romano de Ladislao Rejmont prezentante la sovaĝan naturon de la urbo en Pollando nome Lodzo. Vajda kreis ĝin palimpsesteme, konscieme kun la naturalismaj opinioj de Charles Dickens kaj Émile Zola. La ĉefan, vaste laŭditan rolon kreis Danjelo Olbriĥski. En 1979 jaro Vajda kreis Fraŭlinoj el Vilko sur la rakonto de Jaroslavo Ivaŝkjeviĉ kaj poste, en 1981 jaro li reĝisoris la duan parton de sia diptiko pri homo- Homo el fero. La unua parto de diptiko - Homo el marmoro de 1977 jaro kaj Homo el fero estis konsekritaj al la liberiganta agado de asocio "Solidaro". Ili temis pri la batalo kun komunista reĝimo tute revolucie taŭzante la cenzuron en komunista Pollando. Tri filmoj: La Promesita Lando, Fraŭlinoj el Vilko kaj Homo el fero estis nominitaj al Oskar-Premio. Homo el fero atingis la Oran Palmon en 1981 jaro. Kune kun Romano Polanski, Kristoforo Kjeŝlovski kaj Agnesa Holland Vajda fariĝis la plej granda reĝisoro de la pola filmo. Liaj filmoj, precipe la diptiko pri homo estis unu el plej gravaj elementoj de la batalo kun la komunismo en Eŭropo.

 
La stelo de Andreo Vajda en Lodzo
 
La monumento de Andrzej Wajda en Międzyzdroje

En 2006 jaro Andreo Vajda ricevis la honoran Oskar-premion por la tuta viva verko. Samjare li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Inter plej grandaj premioj kaj ordenoj de Vajda estas ankaŭ pola Ordeno de Blanka Aglo kaj franca ordeno de Honora Legio. Vajda havas la titolon doctor honorius caus inter aliaj de Jagelona Universitato kaj Universitato de Varsovio.

Pli grandaj filmoj al la pola kulturo de Vajdao estas ankaŭ la Sinjoro Tadeo sur la pola nacia eposo de Adamo Mickjeviĉ kaj La nupto sur la dramo de Stanislao Vispjanski.

Dum 1978-1983 Vajdao estis direktoro de la Asocio de Polaj Filmistoj. Li estas ankaŭ ano de Filma Akademio atribuanta la Felix-premion (fr. Prix du cinéma européen). En 2002 jaro Vajda fondis en Varsovio la Majstran Skolon de Filmaj Reĝisoroj (pole: Mistrzowska Szkoła Reżyserii Filmowej) .

En 2007 Vajda kreis la kontroversan filmon Katin inter aliaj sur la memoroj de Andreo Mularĉik. Omaĝante al la murdita de Sovetanoj patro, Vajda montris la pligrandigantan teruron de murdotaj soldatoj kaj la persistan nekredecon de inoj kiuj ne konsentis kun la genocida tragedio. La masakro de Katin, la momento de laŭvica pafigado kaj amasa entombigo estas montrita en la 20 lastaj minutoj de filmo prezentante la ekzekutistojn - rusajn Sovetanojn kaj viktimojn- polajn militkaptitajn soldatojn. La filmo provokis la grandan diskuton en Pollando kaj en Rusio precipe en politiko. Revenis la maloportuna afero en relacioj inter Pollando kaj Rusio. Dum la vizito de pola ĉefministro Donaldo Tusk en 2008 jaro Novaja Gazieta kaj aliaj gazetoj ripetis la popularan en Rusio mensogon pri Katyń laŭ kiu polajn soldatojn murdis Nazioj. Ili ne memorigis la ĉefajn pruvojn pri la masakro- la dokumentojn (soveta komando por murdi polajn militkaptitojn en Katyń) kiujn donis al pola prezidanto Leĥo Valesa, la rusa prezidanto Boriso Jelcin. La prezidanto Vladimiro Putin konfirmis ĉe Donaldo Tusk ke la masakron faris Sovetanoj. Tial la filmo Katin estis prezentita ankoraŭ en 2008 jaro en Rusio. La filmo de Vajda estis ankaŭ bone apreciita en Berlino kie vidis ĝin Angela Merkel. Ĝi estis nominita al Oskar-premio.

Aktorfilmoj redakti

Sinjoro Tadeo en Esperanto redakti

Roman Dobrzyński, en sia artikolo Sinjoro Tadeo parolas Esperante,[3] parolas pri Sinjoro Tadeo kiel la ĉefverko de Adam Mickiewicz (Adam Mickjeviĉ) pri junulo Tadeusz Soplica (Tadeuŝ Soplica) kiu flirtas, fuĝas eksterlanden kaj revenas kun la napoleona armeo. Mickiewicz planis verki nur "idilian rememoraĵon", sed poste li "modifis la enhavon" por malfermi "la perspektivon de la nacia sendependiĝo", tio estas la verko iĝis nacia epopeo. Tiukadre la eseisto resumas la biografion de Mickiewicz kadre de la historia kaj politika fono de sia vivo. La verko estas komponita de 8600 versoj, verkitaj inter 1832 kaj 1834. Ĝi estis tradukita de Antoni Grabowski en kontakto kun Zamenhof, same kiel ekzistas 78 tradukoj en 30 lingvoj, kaj adaptita al kino fare de Andrzej Wajda uzanta "850 versojn, do apenaŭ dekonon de la tuto". La filmo estis subtekstigita en Esperanto uzante la tradukon de Grabowski.[4]

Referencoj redakti

  1. Kazimierz Tymiński: Mały słownik POLSKO-ESPERANCKI (Malgranda vortaro POLA-ESPERANTA). Wiedza powszechna – Warszawa 1986. (ISBN 83-214-0326-3) paĝoj 429-431 – antaŭnomoj (voknomoj)
  2. Diskto pri esperantigado ankaŭ de familinomoj en esperanta Vikipedio
  3. Roman Dobrzyński, Sinjoro Tadeo parolas Esperante en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 736-747.
  4. Citaĵoj el op. cit. pp. 736-744.