Malfermi la ĉefan menuon

La nuptoNuptofesto (pole: Weseledramo de Stanisław Wyspiański, prezentita la unuan fojon en Urba Teatro de Krakovo la 16-an de marto 1901.

InspiroRedakti

La verko prezentas aŭtentan eventonnupton de poeto Lucjan Rydel kun kamparanino Jadwiga Mikołajczykówna. La nupto okazis la 20-an de novembro 1900 en Mariapreĝejo en Krakovo, la nupto en apudkrakova vilaĝo Bronowice (nun kvartalo de la urbo).

Verkante La nupton Wyspiański inspiriĝis per dramoj de Adam Mickiewicz, Aleksander Fredro kaj Juliusz Słowacki kaj pentrado de Jacek Malczewski kaj Maksymilian Gierymski.

Konstruo kaj stilo de la dramoRedakti

La nupto konsistas el tri aktoj. La unua estas realisma, verkita laŭ realisma komedio, la dua estas simbilisme vizia, la ambaŭ konvencioj traplektiĝas en la tria akto. La verko havas konstruon de krispo. Estas realigo de romantikismaj dramoj. Ĝi prezentas spiritan situacion de la nacio, aludante interalie al la Galicia masakro - la kontraŭnobela kaj kontraŭservuta ribelo de 1846. Aŭtoro montras, kial poloj ne scipovas batale akiri sendependecon.

Figuroj de la dramoRedakti

Aŭtentikaj figuroj

  • La Mastro (Gospodarz) – lia pramodelo estis Włodzimierz Tetmajer, amiko de La Novedzo; li estis pentristo kaj grafikisto, kaj ankaŭ verkisto kaj politikisto (popola aganto kaj porsendependeca)
  • La Mastrino (Gospodyni) – ŝia pramodelo estis Anna Tetmajerowa el domo Mikołajczykówna, pli aĝa fratino de La Novedzino, edzino de Włodzimierz Tetmajer
  • La Patro (Ojciec) – lia pramodelo estis Jacek Mikołajczyk, la patro de : Anna, Jadwiga, Marysia kaj Jasiek; li estis mastro de Bronowice
  • La Novedzo (Pan Młody) – lia pramodelo estis Lucjan Rydel, poeto
  • La Novedzino (Panna Młoda) – ŝia pramodelo estis Jadwiga Mikołajczykówna
  • Manjo (Marysia) – ŝia pramodelo estis Maria Mikołajczykówna, pli juna fratino de Anna kaj pli aĝa fratino de Jadwiga; ŝi estis fianĉigita kun pentristo Ludwik de Laveaux, mortinta pro ftizo
  • Poeto (Poeta) – lia pramodelo estis Kazimierz Przerwa-Tetmajer, bofrato de Włodzimierz Tetmajer
  • Ĵurnalisto (Dziennikarz) – lia pramodelo estis Rudolf Starzewski, redaktoro de krakova revuo "Czas" (Tempo)
  • Konsilianino (Radczyni) – ŝia pramodelo estis Antonina Domańska, la onklino de Lucjan Rydel; aŭtorino de romano por junularo, ekzemple Historia żółtej ciżemki
  • Hanjo (Haneczka) – ŝia pramodelo estis la fratino de Lucjan Rydel, Anna Rydlówna
  • Ĉepjec (Czepiec) – lia pramodelo estis Błażej Czepiec, la onklo de Jadwiga Mikołajczykówna, vere li estis komunuma skribisto, en la dramo estas tipa reprezentanto de kamparanoj
  • Isia (Isia) – ŝia pramodelo estis Jadwiga Tetmajer-Naimska, la plej aĝa filino de Anna kaj Włodzimierz Tetmajer, pli posta pentristino
  • Raĥela (Rachela) – ŝia pramodelo estis Pepa Singer, filino de tavernisto el Bronowice
  • Judo (Żyd) – lia pramodelo estis Hirsz Singer, la patro de Raĥela, tavernisto
  • Nos (Nos) – lia pramodelo estis pentristo Tadeusz Noskowski aŭ kombinaĵo de Noskowski kun pentristo Stanisław Czajkowski
  • Marina kaj Zonjo (Maryna kaj Zosia) – iliaj pramodeloj estis Maryna kaj Zofia Pareńska, la filinoj de Eliza Pareńska, krakova konatino de Wyspiański; Zosia iĝis poste edzino de Tadeusz Boy-Żeleński
  • Klimina (Klimina) – ŝia pramodelo estis vidvino post komunumestro, bapta patrino de Isia

Pri pramodeloj de la figuroj kaj la reala nupto skribis Tadeusz Boy-Żeleński en eseo Plotka o "Weselu" (Klaĉo pri la nupto).

Simbolaj figuroj

Tiel nomataj dram-personoj, estas personigo de timoj kaj revoj de la realaj figuroj

  • Pajlofasko aŭ Pajlohomo (Chochoł) – Raĥela vidas en ĝi simbolon de poeta fino de la mondo de naturo, malgranda Isia ne havas dubon, ke tio "morto", forpelas do ĝin kampen. Fine de la dramo ĝi portas al nuptantoj sterilecon kaj memperdon. Ĝi gvidas solenan iradon de demonaj aperaĵoj, sed sampteme vekigas en la herooj konscion, malkovrante tion, antaŭ kio ili volas forkuri. Simbolo de dormigo de la nacio.
  • Aperaĵo (Widmo) – aperaĵo de Ludwik de Laveaux, mortinta fianĉo de Manjo; konata figuro de romantikisma literaturo – aperaĵo de mortinta amato, la plej vampira el ĉiuj personoj de la dramo. Simbolo de romantika amo.
  • Stanĉik (Stańczyk) – simbolo de saĝa, ne sendistanca al la nuna politiko zorgo pri bono de la ŝtato, li respegulas konscienc-riproĉojn de la ĵurnalisto. Stanĉik malmaskas malfortecon de Ĵurnalisto, kiu formigas la publikan opinion, sed samtempe havas problemojn kun la propra identeco. Li ne vidas perspektivojn, perdis fidon al ĉio ajn, eĉ al Dio kaj la propraj fortoj.
  • La Hetmano (Hetman) – Franciszek Ksawery Branicki, kunkreinto de komploto de magnatoj; simbolo de falso kaj nacia perfido. La Hetmano aperas al La Novedzo, kiu cerbumas, kion pri lia geedzeco kun kamparanino dirus nobelaj antaŭuloj.
  • La Nigra Kavaliro (Rycerz Czarny) – Zawisza Czarny el Garbów, personigo de honoro kaj kuraĝo de polaj kavaliroj. Li aperas al la Poeto, kies revoj pri potenco ne konformas - same kiel la antaŭaj polaj mitoj – al la realo.
  • Fanotomo (Upiór) – Jakub Szela, unu el gvidantoj de la masakro de Galicio el 1846, t. e. sangaj kamparanaj elpaŝoj direktitaj kontraŭ nobelaro, klerikoj kaj kortegaj oficistoj. Li aperas al Oldulo, montras veron pri revoj pri la miraklo de nobel- aŭ intelektul-kamparana unuiĝo, li postulas historian veron pri tiuj reciprokaj rilatoj de nobeloj kun kamparanoj. Li estas konscienc-riproĉo kaj admono. Simbolo de sanga revenĝo de kamparanoj kontraŭ sinjoroj.
  • Vernihoro (Wernyhora) – legenda lirikisto de Orientaj Limregionoj, aŭguristo, kiu ŝajne antaŭdiris reakiron de sendependeco por Pollando; li alvenas al La Mastro kun misio pri organizo de ribelo, sed lin vidas ankaŭ Staszek kaj Kuba. La Mastro ne kapablas solvi ĉiujn sencojn de la vizito de Vernihoro, ne komprenas liajn vortojn, sed cedas al forto de la bela nacia bildo, kion ne povas efektivigi. Vernihoro ordonas kuri al Varsovio kaj kunvoki ĉiujn socitavolojn en Sejmo. Li donas al li oran kornon – la batalsignalon, ordonas arigi la popolon antaŭ preĝejo kaj atendi aŭroron, kiam ĉio komenciĝos. La Mastro, komence plena de entuziasmo, donas al Johanĉjo la oran kornon, gravan simbolon de sendependeco kaj de la nacia ago, kiu estos perdita pro vanteco – Johanĉjo revenas por ĉapo kun pava plumo, kiun ellasis kaj perdas la kornon. Vernihoro estas heroldo de ago, sendependeco kaj kamparan-intelektula unuigo. Simbolo de interkompreniĝo super disdividoj.

La esperantaj nomoj de la personoj, laŭ Maria Majerczak

Simbolaj objektoj

  • Ora korno – simbolo de ago kaj naciliberiga batalo, movigonta socion al la batalo
  • Kabano de Bronowice – simbolo de la tuta Pollando
  • "Ĉapo el plumoj" – ĉapo kun la pava plumaro estas simbolo de vanteco kaj antaŭmeto de privataĵoj al naciaj aferoj
  • Arbusto de rozo – kovrita de pajlo simbolas malliberigitan nacion, plenan de vivo kaj espero
  • Kaduceo – simbolas bastoneton de klaŭno, enmanigitan al ŝajna gvidanto de la publika opinio. Tradicie simbolo de paco, sed en La nupto, ironie – de konflikto
  • Sonorilo Sigismondo – simbolo de potenco kaj historia grandeco de la nacio
  • Ora hufo - feliĉo apudmetita al futuro, ĝin perdas la ĉevalo de Vernihoro. La hufon retrovas La Mastrino kaj kaŝas al kesto "por onto", la gesto estas antaŭdiro de la venko de ribelo post iu tempo.

Simbolaj scenoj

Eksteraj ligilojRedakti

  • Wesele en servo Wolne Lektury (Fundacja Nowoczesna Polska)