Maksymilian Gierymski

Maksymilian Dionizy Gierymski - pola pentristo, unu el pioniroj de pola realisma pejzaĝismo de la 19-a jarcento, reprezentanto de la munkena skolo, pli aĝa frato de Aleksander Gierymski.

Maksymilian Gierymski
Stanisław Witkiewicz, Maksymilian Gierymski, ĉ. 1872
Stanisław Witkiewicz, Maksymilian Gierymski, ĉ. 1872
Naskiĝo 9-a de oktobro 1846
en Varsovio
Morto 16-a de septembro 1874
en Reichenhall
Nacieco polo
Sukcesis kiel pentristo
Artista celigo realismo
Reprezentaj verkoj Ribela patrolo
Tendaro de ciganoj
Pejzaĝo dum sunleviĝo
Persona informo
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno
Familio
Frat(in)o Aleksander Gierymski
Okupo
Okupo pentristo • landscape painter
Verkoj Winter in a small town
Insurgent patrol
vdr
Maksymilian Gierymski, La strato Ŝtona Ŝtuparo en Varsovio, 1870 - 1872

Biografio redakti

En 1862 li finis lernadon en reala gimnazio je matematika-natura profilo, kaj aliĝis al la Politeknika Instituto en Puławy. Samtempe li lernis ludi fortepianon. Muziko estis lia pasio ĝis la morto. Kiel 17-jarulo li partoprenis en la Januara Ribelo. En 1863 Gierymski forlasis la instituton kaj aliĝis trupon de ribeluloj. En 1865 li edukiĝis en la varsovia Desegnista Klaso; en 1867 ricevis stipendion de la registaro, danke al kiu forveturis al Munkeno por studi en tiea Akademio de Belartoj. Kun aliaj polaj pentristoj li kunformis t.n. munkenan grupon (skolon). En 1868 li estis akceptita en munkena Kunstverein. En 1872 dum vizito en la patrujo li enamiĝis en Paulina Tomaszewicz (ŝi iĝis lia dumviva amatino). En 1872 en internacia ekspozicio en Berlino li ricevis medalon kaj diplomon pri Printempo en urbeto. Li partoprenis ankaŭ internaciajn ekspoziciojn en Munkeno (1869) kaj Vieno (1873). En 1873 li estis en Romo. En 1874 iĝis membro de la Arto-Akademio en Berlino. Maksymilian Gierymski mortis pro ftizo en la aĝo de 28 jaroj.

Plejparto de liaj pentraĵoj estis kreita en nur 4 jaroj (1869-1874). Li pentris scenojn de bataloj kaj 18-jarcenta ĉasado, epizodojn el la Januara Ribelo kaj pejzaĝojn de Mazovio kaj Podlaĥio (provincajn urbetojn, kamparajn vojojn, vilaĝajn tavernojn kaj vilaĝdomojn). Li okupiĝis ankaŭ pri ilustrado de libroj. Gierymski forte influis la arton de interalie Józef Chełmoński, Stanisław Witkiewicz kaj sia frato Aleksander.

La ĉefaj verkoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Maksymilian Gierymski en la pola Vikipedio.