Józef Chełmoński

5 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 17 maj. 2020.

Józef Marian CHEŁMOŃSKI [JUzef MARjan ĥeŭMONski] (naskiĝis la 7-an de novembro 1849 en vilaĝo Boczki apud Łowicz, mortis la 6-an de aprilo 1914 en Kuklówka Zarzeczna) - pola pentristo, reprezentanto de arta skolo realismo.

Józef Chełmoński
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1849 (1849-11-07)
en Boczki
Morto 6-an de aprilo 1914 (1914-04-06) (64-jaraĝa)
en Kuklówka Zarzeczna
Tombo Żelechów Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj pola
Loĝloko MunkenoParizo • Kuklówka Zarzeczna • Varsovio
Ŝtataneco Kongresa Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Józef Chełmoński
Familio
Edz(in)o Maria Chełmońska (en) Traduki (1878–) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Wanda Chełmońska (en) Traduki, filino Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Władysław Ślewiński (en) Traduki (kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Cikonioj
Gossamer
Four-in-Hand
Summer Evening
Cranes
vdr

En la jaroj 1867-1872 Chełmoński lernis en varsovia desegna skolo kaj en privata laborejo de Wojciech Gerson; en la jaroj 1872-1875 li studis en Munkena Akademio. En 1875 li veturis al Parizo kaj tie iĝis fama pro unika temaro de siaj pentraĵoj. Li laboris kiel desegnisto de Le Monde Illustré, vojaĝis en Italio, vizitis Podolion kaj Ukrainion. En 1887 Chełmoński revenis al Pollando kaj ekloĝis en Varsovio. Du jarojn poste Chełmoński aĉetis biendomon en Kuklówka kaj tie loĝis ĝis sia morto. Lia tombo troviĝas en Żelechów kaj monumento - en Grodzisk Mazowiecki.

Józef Chełmoński en siaj pentraĵoj elmontris tre aŭtentike vivon en polaj kaj ukrainaj vilaĝoj kaj ĉasistajn scenojn. En realismaj pejzaĝoj li kun granda sentemo ripetis kolorojn de la naturo. Malpli ofte li verkadis portretojn. Chełmoński famis ankaŭ pro perfekta pentrado de ĉevaloj, galopantaj ĉevalaj triopoj (trojko aŭ ĉevaltrio) kaj kvaropoj.

Nacia Muzeo en Varsovio posedas en siaj kolektoj ĉ. 45 bildojn kaj skizojn de Józef Chełmoński.

Galerio de pentraĵoj

redakti

Bibliografio

redakti
  • Maciej Masłowski: Malarski żywot Józefa Chełmońskiego (Pentrovivo de Józef Chełmoński), PIW, Varsovio 1972. (duaeldono)
  • Maciej Masłowski: Józef Chełmoński. Auriga – Wydawnictwa Artystyczne i Filmowe, Varsovio 1973.
  • Rzecz o sławnych Łowiczanach (Pri famaj Łowicz-regionanoj), Łowicz 2006, eldono POLIGRAFIA

Eksteraj ligiloj

redakti

Galerio de pentraĵoj de Józef Chełmoński