Klaŭno

cirka komika rolo

La vorto klaŭno devenas de la islanda klunni (per la angla clown). Fakte la origina radiko de tiu arto estis ne nur la veinda emo homa priridi la mallertulojn, la malriĉulojn, la stultulojn, kaj ridi pri ĉiaj malagrablaĵoj, kiuj ekokazas al aliaj, sed ankaŭ pli precize de la "socia rasismo", ĉar en ĝia origina senco la vorto clown estas malestima vorto por signi kampulon, misvestitan, ĉar mizeran, ŝajne stultan, ĉar senedukan, ktp.; en la komenco de la 19-a jarcento (ekzemple en la romanoj de la fratinoj Brontë), ĝi ankoraŭ havis tiun sencon.

Karikaturo de klaŭnoj en Feroa Insula stampo, 2002.

Historio redakti

Tradicia komika risorto en la romiaj komedioj estis la sklavo je kiu oni ludis ŝercmistifikojn. Tial la klaŭnoj kutime surhavas mizerajn vestojn aŭ tro grandajn aŭ tro malgrandajn por ili, ktp.

Ia alia praa formo de la klaŭnarto troviĝas en la personoj de la kortegaj bufonoj. Ofte nanuloj, aŭ aliaj misformuloj, sed ne nepre, kiuj ridigis la reĝojn aŭ grandsinjorojn. Ili restis famaj pro la libereco en iliaj paroloj, kiun ili ĝuis; ja ĉar ili estis teorie frenezuloj aŭ teorie diris nenion krom sensencaĵoj, tio donis al ili liberon diri kion ajn, inkluzive la veron al la reĝo, kion neniu ajn aliulo aŭdacus sen riski sian vivon! En la teatraĵoj de Michel de Ghelderoode kaj Ŝekspiro troviĝas famaj roloj de bufonoj.

La enketisto Ben Radford verkis pri la fenomeno de klaŭnoj en la historio kaj hodiaŭa epoko en sia libro Bad Clowns ("malicaj klaŭnoj"). Li konkludis, ke malicaj klaŭnoj evoluis al interretaj troloj. Kvankam ili ne vestas sin kiel tradiciaj klaŭnoj, ili mokas kaj ekspluatas "homajn difektojn" por paroli la "veron" kaj kaŭzi reagon. Kvazaŭ klaŭna ŝminko, interretaj troloj kaŝas sin antaŭ "sennomaj kontoj kaj falsaj uzant-nomoj." En siaj okuloj ili estas la tricksters, kiuj performas interrete antaŭ sennoma spektantaro.[1]

Famaj klaŭnoj redakti

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Radford, Ben. (2016) Bad Clowns. ISBN 978-0-8263-5666-6.

Eksteraj ligiloj redakti