I clowns (konata ankaŭ kiel La klaŭnoj) estas filmo de 1970 fare de Federico Fellini pri la homa fascino pri klaŭnoj kaj cirkoj.[1]

I clowns
filmo
Originala titolo I clowns
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1970
Ĝenro fantasta filmo, dokumenta filmo, komedia filmo
Kameraado Dario Di Palma
Reĝisoro(j) Federico Fellini
Produktisto(j) Elio Scardamaglia
Scenaro Federico Fellini • Bernardino Zapponi
Filmita en Parizo
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Nino Rota
Rolantoj Federico Fellini • Liana Orfei • Nando Orfei • Anita Ekberg • Victoria Chaplin • Anna Lina Alberti • Alvaro Vitali • Maria Grazia Buccella • Pierre Étaix • Annie Fratellini • Charlie Rivel • Luigi Visconti • Gigi Reder • Riccardo Billi • Tino Scotti • Giacomo Furia • Dante Maggio • Nino Terzo • Nino Vingelli • Alberto Sorrentino
IMDb
vdr

La filmo estis farita por la italia TV stacio RAI kun interkonsento ke ĝi estu publikigita samtempe kiel kineja filmo.[2] RAI kaj kunproduktoro Leone Film engaĝiĝis por ties publikigo, kaj RAI elsendis ĝin Kristnaske, 1970, kaj Leone Film en kinejoj en Italio la venontan tagon, nome la 26an de decembro, 1970.[3]

En la dokumenta filmo aperas kiel si mem Federico Fellini, Anita Ekberg kaj Victoria Chaplin inter multaj aliaj kaj pli ol kvar dek italaj, francaj kaj alilandaj klaŭnoj, inter kiuj ekzemple Charlie Rivel.

Notoj redakti

  1. Revizio de I Clowns de Philip French en The Guardian, 26a de oktobro, 2014. Alirita la 11an de decembro 2019.
  2. Baxter, J.: Fellini, p. 260. St. Martins Press, 1993.
  3. Baxter, J.: Fellini, p. 270. St. Martins Press, 1993.

Eksteraj ligiloj redakti