Kaduceo

je helene mitologio, la bastono de Hermeso

Kaduceo (de la latina caduceum, derivita de la greka κηρύκειοv [kerykeion])[1] estas simbolo de komerco, uzita ankaŭ en la institucioj dediĉitaj al ekonomiko. Origine ĝi referencis al branĉeto de olivarbo ornamita per girlandoj, sed en sia klasika formo temas pri bastoneto ĉirkaŭita de du ringiĝitaj kaj ascendaj serpentoj, plej ofte kronita de paro de flugiloj.

Kaduceo.

Laŭ Francisko Azorín Kaduceo estas Flugilhava vergo, ĉirkaŭ kiu sin volvas du serpentoj, atributo de Merkuro; estis ĉe la romanoj simbolo de la paco, nun simbolo de la komerco.[2] Li indikas etimologion el greka kerikeion (heroldaĵo) kaj de tie la latina caduceum.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Lajo Pérez, Rosina (1990). Léxico de arte. Madrid - España: Akal. p. 38. ISBN 978-84-460-0924-5.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 99.
  3. Azorín, samloke.