Aktorfilmo estas filmo de fikcio, aktora filmo destinata ĉefe al projekcio en kinejoj. Ĝi estas unu el ĉefaj filmaj ĝenroj apud animacio kaj dokumentfilmo, sed, en kontrasto al ili, ne registras nuntempan realecon. La aktorfilmo enhavas dramaturgian, plej ofte multfadenan, rakonton.

Prototipo de aktorfilmo estas konsiderata Surverŝulo surverŝita (L'Arroseur arrosé) de fratoj Lumière el 1895.