Malfermi la ĉefan menuon

Stanisław Karolczyk

(Alidirektita el Stanislaw Karolczyk)

Stanisław KAROLCZYK, ankaŭ konata sub la pseŭdonimo Eska (naskiĝis la 14-an de aprilo 1890 en Lodzo, Pollando, mortis en 1966) estis pola oficisto kaj esperantisto.

Stanisław Karolczyk
Stanislaw Karolczyk.jpg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1890 (1890-04-14)
Morto 30-an de novembro 1965 (1965-11-30) (75-jara)
Lingvoj Esperanto [#]
Ŝtataneco Pollando [#]
Profesio
Pseŭdonimo Eska [#]
Profesio esperantisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Stanisław Karolczyk (dua de maldekstre) kun polaj Esperanto-poetoj

Karolczyk eklernis Esperanton en 1907 kaj poste tre aktivis en la pola Esperanto-movado. Li estis la prezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj kelkajn jarojn redaktoro de Pola Esperantisto. Li tradukis multe da verkoj de polaj aŭtoroj kaj sub la kaŝnomo "Eska" verkis originalajn poemojn en diversaj gazetoj. En la jaro 1912 aperis la verko Unuaj agordoj, eldonita kune kun Stanisław Zygmunt Braun.

Sep poemoj de Karolczyk eniris la libron Esperanta Antologio.

Entombigita en Lodzo - tombejo "Doly" ĉe la strato Smutna.