Eszter Szakács
Eszter Szakács [ester sakAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szakács Eszter estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Eszter Szakács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szakács Eszter |
Naskiĝo | la 14-an de januaro 1942 en Érsekújvár |
Morto | la 20-an de marto 2014 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1966) |
Familio | |
Edz(in)o | Árpád Pünkösti (en) (1972–2014) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Eszter Szakács [1] naskiĝis la 14-an de januaro 1942 en Hungario en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio), ŝi mortis la 20-an de marto 2014 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiEszter Szakács frekventis mezlernejon en Budapeŝto, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1966. Ŝia ĉefinstruisto estis Zoltán Várkonyi. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Csokonai (Debrecen). Ŝiaj sekvaj signifaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Petőfi (Veszprém) (1970–1972)
- Teatro de Kecskemét (1973–1978)
- Teatro Hevesi Sándor (1985–1988).
La teatra serio estis interromita, ŝi laboris en produktejo de filmoj inter 1978–1980 kaj ŝi ne ligiĝis al trupo inter 1988-1992. En 1989 ŝi retiriĝis, nur escepte ŝi ludis. Ŝi ricevis premion en 1975. Ŝi edziniĝis en 1972.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Goneril
- Romeo kaj Julieta - vartistino
- Hamleto - Gertrud
- La Vintra Fabelo - Hermione
- La dresado de la megero - Katerina
- József Katona: Bánk bán - Gertrudis
- Schiller: Maria Stuart - Elizabeto
- Ĉeĥov: Tri fratinoj - Maŝa
- Ibsen: Peer Gynt - Aase
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- ‘‘Egy magyar nábob’‘ (1966)
- ‘‘Apám néhány boldog éve’‘ (1977)
- ‘‘Isten veletek, barátaim’‘ (1987)
- ‘‘Fényérzékeny történet’‘ (1994)
- ‘‘A hetedik kör’‘ (2009)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- ‘‘Fájó kritika’‘ (1965)
- ‘‘Napforduló’‘ (1977)
- ‘‘Hajnali párbeszéd’‘ (1986)
- ‘‘Kisváros’‘ (serio, 1998)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Anne Bancroft, Virna Lisi, Cher kaj aliaj [2]
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-04-26 per la retarkivo Wayback Machine
- [3]