Anne Bancroft

usona aktoro

Anne BANCROFT, origine: Anna Maria Louisa ITALIANO (naskiĝis la 17-an de septembro 1931, mortis la 6-an de junio 2005) estis usona aktorino.

Anne Bancroft
Oskar-premiito Oscar-academy-award-free.png
Anne Bancroft Chrysler Theatre 1964 (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1931 (1931-09-17)
en Bronkso, Novjorko, Flag of the United States (1912-1959).svg Usono
Morto 6-an de junio 2005 (2005-06-06) (73-jara)
en Novjorko, Nov-Jorkio, Flag of the United States.svg Usono
Mortis pro uterkola kancero [#]
Tombo Kensico Cemetery [#]
Etno itala Usonano [#]
Lingvoj angla lingvo [#]
Loĝloko Fajrinsulo • Bronkso [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Los-AnĝelesoActors Studio • American Academy of Dramatic Arts • Christopher Columbus High School • HB Studio [#]
Familio
Edz(in)o Mel Brooks [#]
Infanoj Max Brooks [#]
Profesio
Okupo filmaktoro • voĉaktoro • scenaristofilmreĝisoro • ĝenra aktoro • teatra aktoro • televida aktoro [#]
Aktivaj jaroj 1951– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Anne Bancroft en 1964
Anne Bancroft en 1997

Naskiĝinte en Novjorko, ŝi lernis la aktoradon en la renoma American Academy of Dramatic Arts. Sian unuan filmrolon ŝi ricevis en la jaro 1952: Don't Bother to Knock.

Kulmino de ŝia kariero estis la filmo The Miracle Worker (1962), pro kiu ŝi gajnis la Oskaron en la kategorio Plej bona ĉefrolo. Dum la sekvaj jaroj ŝi kvar pliajn fojojn estis nomumita por la Oskaro.

Unufoje Anne Bancroft agis ankaŭ kiel reĝisorino: en la filmo Fatso el la jaro 1980.

Ekde 1964 ŝi estis la edzino de la reĝisoro kaj aktoro Mel Brooks. La filo Max naskiĝis en 1972.

Anne Bancroft mortis en Novjorko pro kancero.

Listo de filmojRedakti

  • Don't Bother to Knock (1952)
  • The Miracle Worker (1962 – Oskaro gajnita en 1963)
  • The Pumpkin Eater (1964 – nomumita por la Oskaro 1965)
  • 7 Women (1966)
  • The Graduate (1967 – nomumita por la Oskaro 1968)
  • The Turning Point (1977 – nomumita por la Oskaro 1978)
  • Fatso (1980)
  • The Elephant Man (1980)
  • To Be or not to Be (1983)
  • Agnes of God (1985 – nomumita por la Oskaro 1986)

Eksteraj ligilojRedakti