Gabi Jobba, laŭ hungarlingve kutima nomordo Jobba Gabi estis hungara aktoro, kantisto, deklamisto. Ŝia origina persona nomo estis Gabriella.

Larĝa foto pri Gabi Jobba
Gabi Jobba kun István Iglódi

Gabi Jobba [1] naskiĝis la 27-an de marto 1947 en Szeged, ŝi mortis la 29-an de aŭgusto 1983 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gabi Jobba frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo de Budapeŝto en 1969. Pli frue en 1967 ŝi debutis kiel ŝlagrokantisto. Ŝi komencis sian karieron en Teatro de Kecskemét, poste ŝi aliĝis al trupo de ĵus fondita malgranda teatro en Budapeŝto. Ankaŭ interrompoj okazis, ŝi estis trupano de diversaj ĉefurbaj kaj regionaj teatroj, krome ŝi ofte prezentis sin sola en teatroj, ŝi ofte deklamis. En 1982 ŝi iĝis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). En la sekva jaro ŝi lernis Esperanton kaj ŝi estis aktoro dum la Universala Kongreso en Budapeŝto. Post nelonge ŝi sin mortigis. Ŝi ricevis premion en 1973.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj roloj en kinejaj filmoj redakti

  • Szerelmes biciklisták (1965)
  • Szerelmem, Elektra (1974)

Elektitaj roloj en televiziaj filmoj redakti

  • Rózsa Sándor (1971) - seria filmo
  • Nápolyi mulatságok (1982)

Fontoj redakti