Govia forumo (Weimar)

La Govia forumo de Vajmaro (germane: Gauforum Weimar) estis la ununura realigita nazia administradejaro en la germanaj govioj troviĝante en Vajmaro, Germanio. Ĝi konserviĝis grandparte. La tuta komplekso havas 40.000 kvadratmetrojn. De la planitaj kvin kompleksoj oni finkonstruis ekde 1937 tri. Nuntempe la plejparton uzas la Turingia administracio landa; apudas la moderna Bauhaus-muzeo ekde 2019.

Vido al la nuntempa Vajmarplaco disde Atrium
Iama Govia forumo - hodiaŭ la Turingia administracioricejo domo 2, en la 2007-a jaro
La sama ejo en 2011, post la renoviĝo

Kvara ejo, nur post la Dua mondmilito finkonstruita hala konstruaĵo, gastigas ekde la 2005-a jaro butikumcentron nome Weimar-Atrium, filion de la porturisma agenturo, grandan kinejon kaj havas apude plurajn parkumlokojn por aŭtobusoj.

19-a jarcentoRedakti

En al jaro 1869 estis inaŭgurita la Nova Muzeo (Weimar). Ĝi estis norde de la orienten dekliniĝanta Asbach-areo. Tiu parko estis grava por la tiama urbo. En la kadro de la planado de la Govia forumo tiu verda pulmo de la urbo devis ĉesi por servi kiel procesiplaco nazia.

Tempo nacisocialismaRedakti

En junio 1936 Adolf Hitler taksis inda la planojn de Hermann Giesler farante mem kelkajn proprajn ŝanĝojn. La ejo de la goviestro havu - laŭ Hitler - ankaŭ sonorilturon. La sekvaj ejoj estis tiam suraree: oriente la ejo Halle der Volksgemeinschaft kun 20.000 starlokoj, sude la Gebäude des Reichsstatthalters und der Gauleitung kun sonorilturo, okcidente la Gebäude der Deutschen Arbeitsfront, norde la Gebäude der Gliederungen der NSDAP kun ligo al la Nova muzeo. Sekve oni surŝutis la Asbach-areon kaj malkonstruigis plurajn domojn en la Jakoba antaŭurbo: 139 ejojn kun 462 loĝejoj por ĉ. 1650 personoj.

En la majo de 1937 Rudolf Heß dum ĉeesto de la timata goviestro Fritz Sauckel metis la fundamentan ŝtonon por la ejo Halle der Volksgemeinschaft kaj novnomis la placon Platz Adolf Hitlers. Dum la surscenigita festo partoprenis ĉ. 40.000 homoj el tuta Germanio.

La leĝo pri la novfarado de germanaj urboj de la 4.10.1937 [1] estis la fundamento por la urboplanado nacisocialisma. Pli ol 40 urboj tuŝitis per tiaj planoj instigitaj ofte de Hitler mem.

La fundamentŝtonmeto por la kampanilo estis en oktobro 1939. Kvankam la konstrulaboroj finiĝis je la komenco de la 1940-aj jaroj pro militaj kaŭzoj paŝon post paŝo grandaj partoj de la planoj ja realigitis.

Postmilita tempo kaj uzo dum GDRRedakti

Post la kapitulacio senkondiĉa de Wehrmacht en majo 1945 la placo nomitis Karl-Marx-placo post interkonsento de la tiama urbestro Fritz Behr kaj la usona urbokomandanto majoro Williams M. Brown. Nuntempe ĝi nomiĝas Weimarplatz.

En marto 1946 la sovetiaj administrantoj kun la staboj ekenloĝis la nordan domon, poste ankaŭ la sudan kaj la sonorildomon. Oni ankaŭ pridiskutis alikonstruojn internajn kaj jedisponmeton de parkumlokoj por 300 aŭtoj. Estu kreata ankaŭ fontanaro kaj parketo.

Dum la tempo de GDR diversaj klerigcentroj troviĝis surloke:

  • Fachschule für Staatswissenschaften Edwin Hoernle, por trejnado de administra dungotaro
  • Faklernejo pri agrikulturo Walter Ulbricht
  • Altlerneja biblioteko kaj la Sekcio IV (kalkulcentro kaj datenpritraktado) de la vajmara universitato
  • Hejmo de Fachschule für Staatswissenschaften
  • Studenta hejmo de la universitato

Post la TurniĝoRedakti

Ekde 1990 troviĝas surloke administradejoj landaj kaj la placo estas en la posedo de la Liberŝtato Turingio. En 1991 oni komenciĝis ampleksajn restaŭradlaborojn. Kiam Vajmaro estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo 1999 oni uzis kelkajn salonojn por ekzpozicioj. La lastaj restaŭradlaboroj de inter 2010-11 volis iel forigi la malgajan historion de la ensemblo kaj oni farbigis la ejojn diversmaniere.

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gauforum Weimar en la germana Vikipedio.

LiteraturoRedakti

  • Reiner Bensch (Hrsg.): Perspektiven einer janusköpfigen Stadt. Verlag der Bauhaus-Universität Weimar, Weimar 1996, ISBN 3-86068-059-5 (Vergegenständlichte Erinnerung. 1).
  • Gerd Zimmermann Christiane Wolf (Hrsg.): Über Relikte der NS-Diktatur. Verlag der Bauhaus-Universität Weimar, Weimar 1999, ISBN 3-86068-102-8. (Vergegenständlichte Erinnerung. 2).
  • Norbert Korrek, Justus H. Ulbricht, Christiane Wolf: Das Gauforum in Weimar. Ein Erbe des 3. Reiches. Verlag der Bauhaus-Universität Weimar, Weimar 2001, ISBN 3-86068-146-X (Vergegenständlichte Erinnerung. 3).
  • Holm Kirsten: „Weimar im Banne des Führers“. Die Besuche Adolf Hitlers 1925–1940. Böhlau Verlag, Köln u. a. 2001, ISBN 3-412-03101-1.
  • Justus H. Ulbricht (Hrsg.): Klassikerstadt und Nationalsozialismus. Kultur und Politik in Weimar 1933 bis 1945. Glaŭ Verlag, Jena 2002, ISBN 3-931743-55-1 (Weimarer Schriften 26).

NotojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti