Georg Balthasar Metzger

kuracisto kaj botanikisto de la libera regna urbo Schweinfurt en la sankta Romia Imperio
(Alidirektita el Balthasar Metzger)

Georg Balthasar METZGER - prononco [GE:org BALtazar MECga] - estis kuracisto kaj botanikisto de la libera regna urbo Schweinfurt en la sankta Romia Imperio. Li naskiĝis la 23-an de septembro 1623 en Schweinfurt, studis ekde 1643 en la universitato de Altdorf apud Nurenbergo, ekde 1644 plu en la Friedrich-Schiller-Universitato Jena kaj mortis la 9-an de oktobro 1687 en Tübingen. La 1-an de januaro 1652 li estis unu el kvar fondomembroj de la Akademio Leopoldina, tiam je la latina nomo Academia Imperialis Leopoldina Naturae Curiosorum genannt, poste ĝis julio 2008 Germana Akademio de la Naturesploristoj Leopoldina, ekde tiam Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina. Tiutempe jam ekde 1603 ekzistis en Italio la Nacia Akademio de Linkoj (Accademia Nazionale dei Lincei); poste estis fonditaj la Reĝa Societo de Londono en Anglio (1660) kaj en Francio la Académie des sciences (1666). Do la akademio Leopoldina estas la dua plej aĝa kontinue aktiva scienca akademio tutmonde. Post studa vojaĝo al Padovo li esploris en la universitato de Bazelo kaj tie doktoriĝis en 1650, kaj ekde 1661 li estis profesoro pri anatomio kaj botaniko en la universitato de Tubingeno.

Georg Balthasar Metzger
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1623 (1623-09-23)
en Ŝvajnfurto
Morto 9-an de oktobro 1687 (1687-10-09) (64-jaraĝa)
en Tübingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de BazeloFriedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de Altdorf
Okupo
Okupo botanikisto • universitata instruisto • kuracisto • anatomo
vdr
la nuna enirejo de la akademio Leopoldina en Halle