Johann Michael Fehr

kuracisto kaj botanikisto de la libera regna urbo Schweinfurt en la Sankta Romia Imperio

Johann Michael FEHR [JO:han MIhael FE:a] (naskiĝis la 9-an de majo 1610 en Kitzingen, mortis la 15-an de novembro 1688 en Schweinfurt) estis kuracisto de la libera regna urbo Schweinfurt en la Sankta Romia Imperio. La 1-an de januaro 1652 li estis unu el kvar fondomembroj de la Akademio Leopoldina, tiam je la latina nomo Academia Imperialis Leopoldina Naturae Curiosorum genannt, poste ĝis julio 2008 Germana Akademio de la Naturesploristoj Leopoldina, ekde tiam Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina. Tiutempe jam ekde 1603 ekzistis en Italio la Nacia Akademio de Linkoj (Accademia Nazionale dei Lincei); poste estis fonditaj la Reĝa Societo de Londono en Anglio (1660) kaj en Francio la Académie des sciences (1666). Do la akademio Leopoldina estas la dua plej aĝa kontinue aktiva scienca akademio tutmonde. Dum la unuaj 14 jaroj de ĝia ekzisto, de 1652 ĝis inkluzive 1665, lia kolego Johann Lorenz Bausch, same fondomembro, estis la unua akademia prezidanto, poste Johann Michael Fehr transprenis la postenon kaj prezidis la akademion pliajn 20 jarojn ĝis inkluzive 1686.

Johann Michael Fehr
kunfondinto de la Akademio Leopoldina
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1610 (1610-05-09)
en Kitzingen
Morto 15-an de novembro 1688 (1688-11-15) (78-jaraĝa)
en Ŝvajnfurto
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Infanoj Johann Michael Fehr • Johann Lorenz Fehr • Johann Caspar Fehr vd
Profesio
Okupo kuracisto vd
prezidanto de la Akademio Leopoldina
Dum 16661686
Antaŭulo Johann Lorenz Bausch
Sekvanto Johann Georg Volckamer
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
la nuna enirejo de la akademio Leopoldina en Halle