András Mechwart
András Mechwart [andrAŝ meĥvArt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mechwart András estis germana hungaria inĝeniero, inventisto, entreprenisto, framasono [1], [2], [3] Arkivigite je 2010-06-02 per la retarkivo Wayback Machine. Lia nobela antaŭnomo estis belecskai ekde 1899.
András Mechwart | |
---|---|
András Mechwart en 1899 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de decembro 1834 en Ŝvajnfurto |
Morto | 14-an de junio 1907 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Germanio • Hungario |
Alma mater | Augsburg Technical University of Applied Sciences |
Okupo | |
Okupo | maŝinkonstrua inĝeniero • inventisto • ĉefa afergvida oficisto |
András Mechwart [4] naskiĝis la 6-an de decembro 1834 en Schweinfurt. Li mortis la 14-an de junio 1907 en Budapeŝto.
Biografio redakti
András Mechwart komece estis laboristo pri mekaniko, poste helpe de stipendio li akiris diplomon en Augsburg en 1855. Li laboris 4 jarojn en Nurenbergo, poste li ricevis postenon de Ábrahám Ganz en Buda. Post morto de Ganz li transprenis la gvidadon de la fabriko kaj evoluis ĝin al altnivela fabrikaro. En 1874 li inventis novan muelilon (vidu la foton!), kiu faris altnivela la hungaran farunon. En 1878 li okupiĝis ankaŭ pri elektrotekniko. La kolegoj estis ekzemple Nikola Tesla, Károly Zipernowsky, Ottó Bláthy, Miksa Déri, Kálmán Kandó. Mechwart inventis plurajn maŝinojn, kiuj helpis la agrikulturan laboron, sed ili ne estis tiel sukcesaj, ol la menciita muelilo.
Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn. Li ricevis hungaran kaj aŭstran premiojn, eĉ honoran legion.