Muzeo ĉe Lindenbühl (Mühlhausen)

muzeo en Germanio

La Muzeo ĉe Lindenbühl (germane: Museum am Lindenbühl) estas kulturhistoria muzeo troviĝante en Mühlhausen, Germanujo (Kristanplatz 7).

Enirejo al la muzeo.

Priskribo redakti

Ĉe la monteto Lindenbühl estas novrenesancstila konstruaĵo farita de 1818-71 por servi kiel mezlernejo. Ekde 1947 ĝi gastigas regionhistorian muzeon kiu intertempe transpaŝis - danke al la riĉeco kaj diverseco de la kolektoj kaj la scienca ĉirkaŭaĵo - tian malvasthorizontan staton.

Kolektoj redakti

La sekcio pri praa kaj frua historiaj nombriĝas al la plej gravaj en Turingio. Elfositaĵoj el la ekde la neolitiko daŭre setlita baseno de Mühlhausen ebligas sekvi kvazaŭ ĉiujn iam en Turingio ekzistintajn kulturŝtupojn. La gamo etendiĝas de la ŝtonepoka evoluo tra Bronzepoko kaj romia imperiestra tempo ĝis la turingiaj reĝolandoj kaj la frankonia koloniigo.

Ekspozicio pri geologio kaj biologio de Nordokcidenta Turingio montras la strukturon de la supraj tertavoloj de la menciita regiono, rezulton de longegaj geologiaj procezoj. La pejzaĝoj evidentiĝas kiel biotopoj en ekologia interdependiĝo de reliefaro, terenoj, klimato, faŭno kaj flaŭro.

Aparta trajto de la ekspoziciero pri urba kaj regiona historioj estas ĝia profunda kaj ekscita esploro pri ĉiuj ajn eblaj kaŭzoj, kial iĝis evoluo de la rezideja urbo Mühlhausen al nekontestita centro de iam. La samo da akurateco validas por la faka prezento de ĝia posta falo.

Estante de transregiona intereso ne forgesendas ankaŭ la evoluo de la mühlhausen-a eklezia muziko, ĉefe danke al la surloka agado de Johann Sebastian Bach post lia foriro el Arnstadt. La kulmino estas lia deĵorado kiel orgenisto en la Kirko Sankta Blazio.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 120-121

Eksteraj ligiloj redakti

la muzeo ene de la muzearo de la urbo