Preĝejo Sankta Jozefo (Mühlhausen)

Preĝejo Sankta Jozefo (germane: Kirche St. Josef) estas la romkatolika paroĥkirko de Mühlhausen (Turingio) en Germanujo situante proksime de la stacidomo (Waidstraße 26). Temas pri krucforma halokirko kun tri navoj kiu konstruitis inter 1903 kaj 1905 laŭ planoj de la paderborna diocezĉefkonstruisto Arnold Güldenpfennig.[1]

Jozefo-kirko
interno

Historio, arkitekturo kaj meblaro redakti

Kirkokonstrusocieto transprenis en 1884 la iniciaton konstrui la Jozefo-kirkon. En la 14.7.1903 metis oni la fundamentan ŝtonon. Konsekriĝo estis en la 15.8.1907, du jarojn post la fino de ĉiuj konstruadoj, fare de episkopo Wilhelm Schneider.

Temas pri novgotika halokirko kun multangule finiĝanta ĥorejo kaj similaj transeptaj aksoj. La turalteco estas de 52 metroj. La meblarofaro daŭris jardekojn. La figuroj de la sanktloj estiĝis komence de la 20-a jarcento en la atelieroj de Wiedenbrück. En 1907 kreis la pentristo Eduard Goldkuhle la staciojn de via crucis.[2] En 1934 pentritis figuroj de sanktuloj vanden. En 1962 oni refaris la internon forigante la pentradon kaj parton de la sanktulo-figuroj. La novgotikajn fenestrojn oni anstataŭigis per rombaj vitraloj kaj la flankaj altaroj kaj la alta predikejo ankaŭ malaperis. En 1981 ricevis la preĝejo novan orgenon.

La nuntempa aspekto ŝuldiĝas al restaŭrado de 2001 kiam oni pliantaŭen metis la altaron ĝis la navokruciĝo. Muroj kaj volboj nove farbitis. Kvin de la artistino Maren Magdalena Sorger el Magdeburg dezajnitaj altarejvitraloj realiĝis fare de la paderborn-a ateliero Peters Floatglasmalerei.

Referencoj redakti

  1. Gerhard Günther, Winfried Korf: Mühlhausen. Thomas-Müntzer-Stadt, A. Seemann, Leipzig 1986, ISBN=3-363-00018-9, p. 148-149
  2. ĉi-prie ĉe thueringen.info

Eksteraj ligiloj redakti

51.20951710.468559