Regionhistoria muzeo de Treffurt
La Regionhistoria muzeo ĉe la suprenpasejo al la burgo (germane Heimatmuseum im Burgstieg) troviĝas en Treffurt, Rathausstraße nr 12.
Regionhistoria muzeo de Treffurt | ||||
---|---|---|---|---|
loka muzeo | ||||
Lando | Germanio vd | |||
Situo | Treffurt | |||
Adreso | Rathausstraße 12, 99830 Treffurt | |||
Poŝtkodo | 99830 | |||
Koordinatoj | 51° 8′ 13″ N, 10° 14′ 9″ O (mapo)51.1368710.23581Koordinatoj: 51° 8′ 13″ N, 10° 14′ 9″ O (mapo) | |||
| ||||
Retpaĝo | http://www.treffurt.net/stadt/museum.htm | |||
Priskribo
redaktiFlanka konstruaĵo de la historioza Trott-kortego gastigas ekde 1982 la regionhistorian muzeon de la urbo. Je la komenco de la 2000-aj jaroj la tuto restaŭritis ekstere kaj enhave. En la nuna elmontrado la urbo kun sia historio kaj siaj historioj denove plej gravas.
Kolektoj
redaktiOni estas memorigita pri famuloj el la urbo, pri la historio de la Burgo Normannstein, la metioj, la industrio. Ĉe la unuopaj temoj estas multo da objektoj; kelkaj eĉ datumas de la neolitiko. Gravas ankaŭ la dokumentadoj pri la mezepoka periodo koncerne la evoluon burgan-urban. Prezento de la urbo kaj de la fontoj de ĝia riĉeco de la 18-a ĝis la 20-a jarcentoj havas alian eminentan lokon.
En apartaj salonoj troviĝas atelieroj de ŝufaristoj, cigarfaristoj, linprilaboristoj, potfaristoj.
Menciindas ankaŭ sekcio pri la geologio de la Werra-valo kaj pri tradiciaj kostumoj el Treffurt kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.
Literaturo
redaktiMuseumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-6, p. 161
Eksteraj ligiloj
redakti- Hejmpaĝo de la muzeo.[rompita ligilo] (germane)