Burgo Normannstein

La Burgo Normannstein (germane Burg Normannstein, "burgo normana ŝtono") estas la bone konservita ruino de spronburgo en alteco de 290 metroj super la marnivelo, superrigardanta la urbeton Treffurt borde de la rivero Werra en Turingio, Germanio. Ĝi situas rekte ĉe la limo kun Hesio, kaj tial en la epoko de du germanaj ŝtatoj post la Dua Mondmilito troviĝis senpere ĉe la forte gardita okcidenta limo de GDR, en teritorio alirebla nur laŭ speciala permeso.

Burgo Normannstein

burga ruino • burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 8′ 26″ N, 10° 14′ 15″ O (mapo)51.140610.2375Koordinatoj: 51° 8′ 26″ N, 10° 14′ 15″ O (mapo)
Burgo Normannstein (Turingio)
Burgo Normannstein (Turingio)
DEC
Burgo Normannstein
Burgo Normannstein
Situo de Burgo Normannstein
Burgo Normannstein (Germanio)
Burgo Normannstein (Germanio)
DEC
Burgo Normannstein
Burgo Normannstein
Situo de Burgo Normannstein
Map
vdr

La romanika burgo estis verŝajne konstruita en la 9-a jarcento por kontroli parton de la valo de la rivero Werra. Unue, tie estis gvatejo, kiu konsistis el ronda turo kaj ĉirkaŭa muro ankoraŭ ekzistanta hodiaŭ. Ĉirkaŭ la jaro 1200 la nobeloj de Treffurt transformigis ĝin en kastelon. Konstruiĝis du kvarangulaj turoj, gardista domo kaj konstruaĵo por varletoj. Pli poste alkonstriĝis plia antaŭburgo protektata de aparta remparo. Ĉiuj konstruaĵoj konsistas el kalkŝtono. Norde de la kastelo, profunda ĉirkaŭfosaĵo estis fosita por malhelpi atakojn.

Komence de la 14-a jarcento la burgaj kavaliroj komencis ripete riĉigi sin per elrabado de la ĉirkaŭaj teritorioj, kaj fine de la mezepoko, probable en la 16-a jarcento, ili forlasis la burgon por de tiam regi siajn posedaĵojn el urbocentraj palacoj en Treffurt. La ne plu uzata burgo sekve iom post iom ruiniĝis. Nur en 1894 privatulo aĉetis ĝin kaj en ĝi instalis restoracion, kiu iĝis ŝatata ekskursejo por migrantoj.

Eksteraj ligiloj redakti