Varleto estis mezepoka knabo el nobela familio, kiu servis pli altrangan nobelon por estonte fariĝi kavaliro. En la ordenoj de malalta rangulo ĉe templanoj varleto estis

Donkiĥoto kaj lia varleto, Sanĉo Panzo

En la mezepoko la portanto de la iloj estis la viro, kiu portis la armilojn de milito de la militista nobelo, kaj precipe la ŝildon, kaj helpis lin porti la kirason sur lia korpo.

Memkompreneble, la portantoj de la iloj havis malpli altan statuson ol tiu de la militisto. Ili servis kaj aspiris lerni de li la militmetion kaj progresi al pli alta statuso. Kiam kavaliroj interbatalis, kutime la ilportantoj ankaŭ interbatalis.

En multaj lingvoj la nomo de la ilportanto devenas de la vorto ŝildo, ĉar la portanto de la ilo portis, antaŭ la batalo, la pezan ŝildon de la mezepokaj kavaliroj.

Iuj ilportiloj, aperintaj en famaj literaturaj verkoj, kiel: Sanĉo Panzo en "Donkiĥoto", Gort en "Ivanhoe" kaj la ilportantoj de la muskedistoj en la romanoj de Aleksandro Dumas la Maljunulo, estis famaj figuroj per si mem.

La termino portanto de iloj ankaŭ estas uzata por indiki neegalajn interagojn inter partneroj. Ekz. kiam unu politikisto estas foje priskribita kiel la ilportanto de alia, pli altranga kaj inflŭava.

PaĝioRedakti

Sepjaraj knabetoj el malsupera nobelaro estis akceptataj en superaj nobelaj familioj aŭ ĉe la reĝa kortego kaj tie ili estis edukataj por fariĝi kavaliroj. Ili ricevis la titolon paĝio. Samtempe ili servis al sia mastro dum ĉasado, festenado kaj ankaŭ kiel senditoj. Nobelinoj instruis al ili kateĥismon kaj estimadon de virinoj.

VarletoRedakti

Post sia dekkvara jaro la paĝioj fariĝis ŝildportistoj de sia mastro kaj ricevis la titolon varleto. La kutimo same kiel kavalireco malaperis dum la 17-a jarcento.


Metio

Varletotenpeco estas fera stango, ĉe la ekstremaĵo kubute kurbita kaj servanta por teni senmova prilaboratan lingvopecon sur stablo.