Stablo estas plejofte el ligno farita tablo kiu servas por fari ĉiajn laborojn al plejofte lignaj aŭ metalaj objektoj.

Stablo kun ligna vajco

Laŭ Francisko Azorín stablo estas Movebla, plurpieda kunmetaĵo de trabetoj k. tabuloj adekvata por metia laboro.[1] Li indikas etimologion el la latina stabulum, el stabilis (starebla).[2]

Uzado redakti

Ĝi povas esti provizita per metala vajco, sed ankaŭ per trabo kiu funcias kiel ligna vajco.

Tiel oni plifaciligas rabotadon aŭ aliajn laborojn. Speciala tipo da stablo estas faldebla kaj portebla 'pentrostablo' kiun uzas artpentristoj.

 
Pentrostablo de artpentristo

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 188.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti