Monaĥejo Göllingen

eksa benediktana monaĥejo en Göllingen en norda Turingio, Germanio

Monaĥejo Göllingen (germane: Kloster Göllingen) estis benediktana monaĥejo en Göllingen en norda Turingio, Germanio, situante ĉe la bordo de la rivereto Wipper inter pli okcidenta Sondershausen kaj pli orienta Bad Frankenhausen. Ĝi funkciis inter 992[1] kaj 1606. La romanika monaĥeja ruino apartenas ekde 1995 al Fondaĵo Turingiaj Kasteloj kaj Ĝardenoj.

Monaĥejo Göllingen
Kloster Göllingen1.JPG
Koordinatoj51° 20′ 44″ N, 11° 0′ 51″ O (mapo)51.345611.0142Koordinatoj: 51° 20′ 44″ N, 11° 0′ 51″ O (mapo)


Monaĥejo Göllingen
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Kloster Göllingen [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
turo de la eksa monaĥejo
la tuta komplekso, fone la loka kirko
printempa impreso

HistorioRedakti

Dendrokronologie oni sukcesis dum la 1990-aj jaroj datumigi la ekkonstruon de la monaĥejo ĝis la tempo ĉirkaŭ 992. La unua dokumenta mencio (temas pri unu el la plej malnovaj monaĥejoj de tuta Turingio) estis de ĉirkaŭ 1005/1006. En la koncerna dokumento ĝi nomatas filio de la gravega Abatejo Hersfeld. Sankta Guntero de Schwarzburg donacis al la monaĥejo multon teritorian kio signifis signifan influpligrandigon. En la 13-a jarcento la preĝejo alikonstruiĝis kaj ricevis sian nunan aspekton. Kaj Reformacio kaj kamparanaj ribeloj okazis surloke (ekz. la fama Batalo en Frankenhausen - tamen la monaĥejo daŭris. Nur en 1606 ĝi neniiĝis kaj ŝanĝiĝis en ĉambran bienon de la Landgraflando Hesio. La Vestfalia Paco konfirmis la apartenon al la Landgraflando Hesio en 1648 per oficiala ŝanĝo de la Hersfeld-abatejo inter imperiestro kaj landgrafo. Sekve kaj abatejo Hersfeld kaj monaĥejo Göllingen iĝis hesiaj. En la jaro 1818 la monaĥejo Göllingen iĝis posedaĵo de la Duklando Schwarzburg-Rudolstadt, al kiu la vilaĝo Göllingen mem jam estis aparteninta antaŭe. Ekde 1920 la tuto estas parto de Turingio.

En 1946 la sovetiaj okupantoj ĉesigis la funkcion de monaĥejo kaj la eksa kirko iĝis fabriko de ladskatoloj kiu ekzistis ĝis 1995. Intertempe la kirko iĝis tute ruino. Poste ĝi iĝis muzeo kie okazas diversaj (internaciaj) aranĝoj, inter alie por junuloj.

KompleksoRedakti

Konserviĝis la okcidenta turo, la kripto, partoj de la apsido kaj de la ĥoreja suda muro de la eksa kirko. Ĉio zorge restaŭriĝis intertempe kaj povas esti vizitata.

LiteraturoRedakti

  • Stiftung Thüringer Schlösser und Gärten (eld.): Das Benediktinerkloster zu Göllingen: Ergebnisse der Forschung 2005 bis 2009 (germane: "La benediktana monaĥejo en Göllingen: esploraj rezultoj de 2005 ĝis 2009"), eldonejo E. Reinhold, Altenburg 2010, ISBN 3-937940-68-5.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Udo Sareik: Das Benediktinerkloster zu Göllingen. Zur Bauforschung in den Jahren 1991 bis 1997 (germane: "La benediktana monaĥejo en Göllingen. Pri la esplorado de konstruado en la jaroj 1991 ĝis 1997"), eldonejo E. Reinhold, Altenburg 2002, ISBN 978-3-910166-56-1.