Charlotte von Schiller

Charlotte Luise Antoinette von Schiller, fraŭline Charlotte von Lengefeld (naskiĝinta la 22-an de novembro 1766 en Rudolstadt, mortinta la 9-an de julio 1826 en Bonn) estis la edzino de la fama poeto Friedrich Schiller kaj germana verkistino.

Charlotte von Schiller
Charlotte von Lengefeld en 1794
Charlotte von Lengefeld en 1794
Persona informo
Naskonomo Charlotte Luise Antoinette von Lengefeld
Naskiĝo 22-an de novembro 1766 (1766-11-22)
en Rudolstadt
Morto 9-an de julio 1826 (1826-07-09) (59-jaraĝa)
en Bonno
Tombo Alter Friedhof Bonn
Lingvoj germana
Ŝtataneco Schwarzburg-Rudolstadt
Familio
Patro Carl Christoph von Lengefeld
Patrino Louise von Lengefeld
Frat(in)o Caroline von Wolzogen
Edz(in)o Friedrich Schiller
Infanoj Emilie von Gleichen-Rußwurm • Ernst von Schiller • Karl von Schiller • Caroline Junot
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Vivo redakti

Lengefeld estis naskita al superklasa familio ĝuonte edukon konvenan al vivo en la duka kortego de Vajmaro. Kvankam ŝia patro Carl Christoph von Lengefeld, kiu mortis kiam ŝi estis juna knabino, estis arbaradministranto, en sia juna plenaĝeco ŝi estis prezentita al la literaturaj rondoj de Vajmaro. Ŝi iĝis amika kun Charlotte von Stein, kiu estis en la centro de la Vajmara klasikismo kaj iam eĉ amantino de Johann Wolfgang von Goethe. Stein fidis al ŝi ĉion rilate al sia kompleksa rilato kun Goethe. Ŝia unua amanto estis soldato, sed post la opozicio de ŝia familio la rilato finitis.

Lengefeld unue renkontis Schiller, tiam apenaŭ kaj malriĉa poeto, en 1785, pere de sia pli maljuna fratino Karoline kaj sia kuzo Wilhelm von Wolzogen, kiu poste iĝis la dua edzo de Karoline. Ili komencis korespondadon en 1788, kaj helpite fare de la Lengefeld-oj, Schiller ekloĝis proksime de Rudolstadt baldaŭ poste. Li ŝajne faris amdeklaron al ŝi la saman jaron sed publike Karoline anoncis la rilaton inter la du la sekvintan someron. La preciza speco de la rilato de Schiller kun la du fratinoj estas malklara. En la pli posta romano Agnes von Lilien de Karoline, du virinoj ambaŭ flegas rilaton kun juna barono, kaj kritikistoj diskutis ĉu tiel oni komprenu la (am)rilatan triangulon de la romano kiel reflektadon de Karoline, Charlotte kaj Schiller. La leteroj poste publikigitaj de la korespondado de Schiller kun Charlotte estas enhave kaj priamaj kaj prikleraj; laŭ Edward George Bulwer-Lytton, la admiro de Lengefeld por la porjunulara laboro de Schiller, precipe de La artistoj, estis grava al ilia amindumado. Ĉiuokaze ili geedziĝis la 20an de februaro 1790.

Neniam plene unuigante ŝian aristokratan fonon kun la bohemia vivo de sia poeta edzo kaj ties amikoj, ŝi instigis Schiller esti malĝentila kontraŭ la posta edzino goeta Christiane Vulpius; ŝi eĉ mokis pri la ploranta Goethe post la morto de Christiane. Al la Ŝileroj estis kvar infanoj, nome Karl Ludwig Friedrich (1793-1857), Ernst Friedrich Wilhelm (1796-1841), Karoline Luise Friederike Schiller (1799-1850) kaj Emilie Henriette Luise (1804-1872).

 
Tomboŝtono sur la Malnova tombejo en Bonn

Verkistina agado redakti

Malgraŭ maledono de la verkoj, Lengefeld aŭtorinis dum la tuta vio. Ŝiaj leteroj al la edzo, al la fratino, al Stein, al Goethe kaj aliaj estis poste publikigitaj plurfoje. Ŝi ankaŭ estis identigita kiel la aŭtentika verkinto de pluraj verketoj trovitaj inter la artikoloj de la edzo kaj postmorte inkluditaj ĉe la liaĵoj; menciindas tiurilate Die heimliche Heirat Kune kun aliaj virinoj en la rondoj ĉirkaŭ Goethe kaj Schiller oni plurfoje atentigis pri ŝi; la kritikisto Gaby Pailer skribis la unuan longan sciencan libron pri ŝia vivo kaj laboron, kiu eldonitis en la 2009-a jaro.

Literaturo redakti

  • Charlotte Schiller: Literarische Schriften. Eldonis Gaby Pailer, Andrea-Dahlmann-Resing kaj Melanie Kage. Darmstadt 2016, ISBN 978-3-534-23912-2.
  • Heinrich Düntzer (eld.): Briefe von Schillers Gattin an einen vertrauten Freund. Leipzig 1856.
  • Ludwig von Urlichs (eld.): Charlotte von Schiller und ihre Freunde. 3 Bde. Stuttgart 1860–1865.
  • Jörg Aufenanger: Schiller und die zwei Schwestern. Dtv, München 2005, ISBN 3-423-24446-1.
  • Eva Gesine Baur: Mein Geschöpf musst du sein. Das Leben der Charlotte Schiller. Hoffmann und Campe, Hamburg 2004, ISBN 978-3-455-09458-9.
  • Gaby Pailer: Charlotte Schiller: Leben und Schreiben im klassischen Weimar. WBG, Darmstadt 2009, ISBN 978-3-534-21973-5.
  • Andrea Schütte-Bubenik: Eine unerhörte Reise in die Goethezeit. Handbuch für Kulturverdrossene. Königshausen und Neumann, Würzburg 2009, ISBN 978-3-8260-4104-4.
  • Kirsten Jüngling, Brigitte Roßbeck: Schillers Doppelliebe. Propyläen, Berlin 2005, ISBN 3-549-07207-4
  • Christa Rudnik: Literarische Exzerpte Charlotte von Schillers. Ein Beitrag zur Rezeptionsgeschichte um 1800. Versuch einer summarischen Auswertung der Quellen aus dem Goethe- und Schiller-Archiv. En: Im Vorfeld der Literatur. Vom Wert archivalischer Überlieferung für das Verständnis von Literatur und ihre Geschichte. Weimar 1991, p. 140–147.
  • Walter Weber: Karl von Schiller. Zum 100. Todestag des vergessenen Sohnes unseres großen Dichters. En: Schwäbische Heimat, 1957, p. 96–97.
  • Emilie von Gleichen-Rußwurm (eld.): Schiller und Lotte. 1788, 1789. Cotta, Stuttgart 1856 (surrete).

Radifonie, teatre, filme redakti

  • Du bist mein, wo du auch mein bist. radidramo kaj teatraĵo de Jiří Ort, 2005
  • Die geliebten Schwestern (2014) de Dominik Graf, 139 minutojn longa filmo

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Charlotte von Lengefeld en la angla Vikipedio.