Karl von Schiller

Karl Friedrich Ludwig von SCHILLER (nobeliĝo en 1845; naskiĝinta la 14-an de septembro 1793 en Ludwigsburg, mortinta la 21-an de junio 1857 en Stuttgart[1]) estis germana forstisto kaj la unua filo de la famega kaj klasika poeto Friedrich Schiller.

Karl von Schiller
Chr Pfann - Friedrich Ludwig Freiherr von Schiller-Lithographie 1854 (85).jpg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1793 (1793-09-14)
en Ludwigsburg
Morto 21-an de junio 1857 (1857-06-21) (63-jara)
en Stutgarto
Tombo Fangelsbachfriedhof
Okupo
Okupo forestry scientist
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Karl Schiller kiel knabo, ĉ. la jaro 1808
Karl von Schlller sur dagerotipio, 1845

VivoRedakti

Karl Schiller naskiĝis nur ses tagojn post kiam la patro kaj la patrino Charlotte von Schiller (filino de Carl Christoph von Lengefeld) post 11 jarojn daŭrinta ekzilo eniris la teritorion de la Graflando Virtembergo. La malsanega duko virtemberga Karlo Eŭgeno antaŭe en publiko promesis al Friedrich Schiller ĉian helpon. Dum la naskiĝo de Karl troviĝis la gepatroj ĉe amiko el junulaj tagoj de la patro, ĉe la kortega medicinisto von Noven. Ĉeestis la bapton en la 23.9. baptogepatre la dukino de Vajmaro kaj grafo Wolfgang Heribert von Dalberg, krome la avino Louise von Lengefeld kaj von Hoven.

Post la frua morto patra studis Karl Schiller kun apogo de la eldonisto Johann Friedrich Cotta ĉe la altlernejoj en Hejdelbergo kaj Jena forstsciencojn kaj trejniĝis poste praktike en la Turingia Arbaro. En 1814 li kiel oficiro partoprenis batalojn kontraŭ la napoleonaj trupoj. Finis li poste la studojn. En Vajmaro li akceptitis en la framasonisma loĝio "Anna Amalia zu den 3 Rosen". Pro ke li restis senlaborulo en la teritorio de Vajmaro li petis helpon ĉe la virtemberga reĝo Vilhelmo la 1-a kiu fakte pretis peri deĵorlokon en aprilo 1817 memorante pri la meritoj de ties patro. La unua deĵoro de Karl estis en Reichenberg apud Backnang, kiam li ankaŭ konatiĝis kun Luise Locher, filino de la ĉefkuracisto de Gaildorf. Kaj en 1825 iĝis la nuptoceremonioj tie. Pli malfrue Karl laboris en Altshausen kaj Rottweil kaj en la 8.5.1839 li ĉeestis la senvualigo de monumento starigita en honoro de la patro, profesoro kaj klasikulo de la germana literaturo. La 12-jara nepo Friedrich rajtis fortiri la rozan vualon de ĉe la bronza statuo.

Inter la jaroj 1841 kaj 1850 Karl Schiller estis reĝa ĉefforstisto en Lorch. Pro meritoj siaj li nobeliĝis en 1845. Lia lasta deĵorloko estis ĝis 1852 en Neuenstadt am Kocher. Pension sian kvinjaran li ĝuis en Stuttgart kie li entombigitis sur la Fangelsbach-tombejo en la sudo de la urbo. Li vere entuziasmiĝis pri la forstista fakaro kaj estis gaja kaj impona homo. Koncerne la vivajn kaj parolajn manierojn li estis modesta, sincera kaj aminda.

NotojRedakti

  1. Walter Weber: Karl von Schiller., p. 96–97

LiteraturoRedakti

  • Walter Weber: Karl von Schiller. Zum 100. Todestag des vergessenen Sohnes unseres großen Dichters. En: Schwäbische Heimat, 1957, p. 96–97

Eksteraj ligilojRedakti