Goeto-Ŝilero-Arkivo

Goeto-Ŝilero-Arkivo (germane: Goethe- und Schiller-Archiv) en Vajmaro, Germanujo estas la plej malnova kaj tradicia literaturarkivo germanlanda. Ĝi konstruitis laŭ instigo de granddukino Sofio (Oranje-Nassau), unue nur kiel Goeto-arkivo.[1] Post la unuiĝo kun la postlasitaĵoj de Friedrich Schiller ĝi iĝis arkivo kaj pri Goethe kaj pri Schiller.

Goeto-Ŝilero-Arkivo

Goethe-Schiller-Archiv Weimar.JPG

Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 58′ 59″ N, 11° 20′ 2″ O (mapo)50.983111.3338Koordinatoj: 50° 58′ 59″ N, 11° 20′ 2″ O (mapo)
Situo de Goeto-Ŝilero-Arkivo
Konstruita 1885
Retadreso http://www.klassik-stiftung.de/index.php?id=231
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Anonco okaze de la inaŭguro ĉe Die Gartenlaube, 1896

La inaŭguro de la kasteloza konstruaĵo faritis de Sofio mem en la 28.6.1886. Poste sekvis transprenoj de postlasitaĵaroj de aliaj scienculoj kaj artistoj. Tial ĝi nombriĝas inter la plej rimarkindaj kolektoj de la germana literaturhistorio de la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Nuntempe zorgis pri la arkivo Klassik Stiftung Weimar. Ekde 2001 la Goeto-postlasitaĵo estas parto de la memoro de la Mondo.

Arkivaj enhavojRedakti

 
Interno kun vitrinoj
 
Enirejportalo alarkiveja

Hodiaŭ pli ol 140 personaj arkivaj kolektoj konserviĝas surloke, ĉefe postlasitaĵoj kaj familiaj arkivoj de verkistoj, scienculoj, filozofoj, komponistoj kaj homoj de artistoj (plastikaj artoj). Krome ene estas 11 kolektaroj instituciaj (ekz. de societoj aŭ eldonoj) kaj ampleksa aŭtografa kuniĝitaĵaro.

Jen kelkaj uloj kies postlasitaĵoj estas en Vajmaro: Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich von Schiller, Christoph Martin Wieland, Johann Gottfried Herder, Achim von Arnim, Bettina von Arnim, Leopold Schefer, Carl Leberecht Immermann, Ferdinand Freiligrath, Fritz Reuter, Otto Ludwig, Friedrich Hebbel, Georg Büchner, Gustav Freytag, Karl Ludwig von Knebel, Carl Friedrich Zelter, Gerhard von Keußler, Friedrich Wilhelm Riemer, Johann Heinrich Meyer, Friedrich Justin Bertuch, Franz Liszt kaj Friedrich Nietzsche.

La plej altvaloraj aĵoj konsideratas la originalaj manuskriptoj de la goeta Faŭsto kaj de la ŝilera Demetrius. Krome oni prizorgas aĵojn de la jenaj societoj: Allgemeiner deutscher Musikverein, Deutsche Schillerstiftung, Goethe-Gesellschaft kaj Insel-Verlag Leipzig (ĝis 1950). Pro ĉio tia la arkivo havas vere karakteron de centrego pri germanlingva literaturo de la 18-a kaj 19-a jarcento.

DomoRedakti

La arkivo gastas en belega konstruaĵo kies fariĝo komisiitis fare de granddukino Sofio en 1892 mallonge post la morto de la lasta praido de Goeto, Walther Wolfgang von Goethe. Walther von Goethe testamente deklaris la granddukinon unusola heredontino de la skribita postlasitaĵaro goeta. Laŭ modelo de la versajla plezurkastelo Petit Trianon staritigis la ejoj inter 1893 kaj 1896 en parksimila areo proksime de la rivero Ilm laŭ planoj de la kortega ĉefkonstruisto Otto Minkert. La plej granda parto de la konstrukostoj pri 400.000 markoj pagitis de Sofio mem. Estante nura komunutilaĵo ĝi estu miksaĵo de literaturarkivejo kaj muzeo - do elstara gastigejo de unikaĵoj de grandaj geniuloj. La stoka zono estis ekde la komenco iel limigita por ke enkele troviĝu karbejo kaj teretaĝe loĝejo de domzorganto. Solena inaŭguro estis en la 28.6.1896.

Post ne tute 120 jaroj da malŝanĝo de la originala konstrusubstanco remalfermitis la arkivo en julio 2012 post kvar jaroj da profundaj restaŭradoj. Danke al etendigo kreitis novaj magazenoj, staplejoj kaj burooj. En al supera etaĝo instalitis atelieroj restaŭraj kaj bitigaj. Nova enireja zono, novaj legejoj kaj konferenca respektive prelega salonego krome alvenis. La utiligebla spaco pligrandiĝis de ĉ. 600 m². Post fino de la konstrulaboroj tio egalis kromrezervon de ĉ. 30 procentoj.[2] La nobla supera etaĝo post la restaŭradoj reeksimilis al sia originala formo. Ties meza salonego denove pretas por ekspozicioj.

EstrojRedakti

DiversaĵojRedakti

  • Inter 1890 kaj 1897 estis kunlaboranto arkiveja Rudolf Steiner.[3]
  • En 2016 la iama Hans-Wahl-strato (de 1949) ricevis la novan nomon Über dem Kegeltor. Tio faritis post ekkono ke la literaturhistoriisto Wahl estis kaj maldemokratulo kaj kontraŭjudismulo.[4]

LiteraturoRedakti

  • Bernhard Fischer und Gabriele Klunkert / Klassik-Stiftung Weimar (eld.): Goethe- und Schiller-Archiv. Weimar 2012, ISBN 978-3-7443-0153-4
  • Karin Ellermann: Weimar den Vorzug zu sichern ... – Aus der Geschichte des Goethe- und Schiller-Archivs von 1885 bis 1945. Erfurt 2011, ISBN 978-3-86680-843-0
  • Verena Wißmann / Klassik Stiftung Weimar (eld.): Schatzhaus der deutschen Literatur. Das Goethe- und Schiller-Archiv in Weimar. Weimar 2010[5]
  • Thüringer Archivarverband (eld.): Lebensbilder Thüringer Archivare, Rudolstadt 2001 ISBN 3-00-007914-9
  • Carel ter Haar: Grossherzogin Sophie, eine niederländische Königstochter verwaltet Goethes Erbe. Eldonis la ambasadejo de Nederlando en Germanujo, Bonn 1993 (el la serio Nachbarn, 37
  • Biographische Skizzen zu Großherzogin Sophie, Bernhard Suphan, Rudolf Steiner und Max Hecker mit vielen Bezügen zum Goethe- und Schiller-Archiv, ĉe: Jutta Hecker: Wunder des Worts – Leben im Banne Goethes. Berlin 1989, ISBN 3-373-00322-9

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Goethe- und Schillerarchiv en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Siatempe skribita biografio de Sofio
  2. Roman Bucheli: Eine Sommerhose für Fritzchen. In Weimar ist das Goethe- und Schiller-Archiv nach umfangreichen Sanierungs- und Erweiterungsarbeiten wiedereröffnet worden, Neue Zürcher Zeitung 163, p. 29
  3. Jutta Hecker: Wunder des Worts. Leben im Banne Goethes. Berlin 1989, ISBN 3-373-00322-9.
  4. Thüringer Allgemeine, 29.1.2016, http://weimar.thueringer-allgemeine.de/web/weimar/startseite/detail/-/specific/Die-Hans-Wahl-Strasse-heisst-kuenftig-Ueber-dem-Kegeltore-1156506191
  5. La publicitaĵo rekte ĉearkiveje akireblas.