Tunelmuzeo Niederwillingen
La Tunelmuzeo (germane Tunnelmuseum) troviĝas en Niederwillingen, urbokvartalo de Stadtilm, Germanujo, Unter dem Berge nr 6.
Tunelmuzeo Niederwillingen | ||||
---|---|---|---|---|
muzeo | ||||
Lando | Germanio vd | |||
Situo | Turingio | |||
Koordinatoj | 50° 46′ 19″ N, 11° 2′ 8″ O (mapo)50.771911.0356Koordinatoj: 50° 46′ 19″ N, 11° 2′ 8″ O (mapo) | |||
| ||||
Priskribo
redaktiĜis la finkonstruo de la aŭtoŝoseo A 71 en la 2007-a jaro konstruitis 6 tuneloj kaj 31 pontoj. En marto 1997 ekis la konstruado de la tunelo de Behringen. Ĝi konsistas el du tuboj por aŭtoj kaj unu por trajnoj (novkonstruo de la fervojlinio inter Erfurto kaj Ebensfeld), kio estas unikaĵo en Germanlando.
Sube transpasas la tunelo Osterberg, etan kreston arborozan proksime de Behringen. La tunela muzeo troviĝas tre apude. Tie ĉi oni klarigas pere de enirebla tunelmodelo (en skalo de 1 por 4 kaj farita per originalaj materialoj) la hodiaŭan tunelkonstruteknikon originantan el Aŭstrio, (Neue Österreichische Tunnelbauweise).
Krome ofertas la muzeo informojn pri geologiaĵoj kaj diversaj iloj kaj maŝinoj. Videofilmoj dokumentas la malfacilaĵojn dum tunelkonstruado en la regiono. Bone videblas kiel la pejzaĝoj ŝanĝiĝis de antaŭ la intervenoj kaj al poste. Diskutatas ankaŭ rimedoj kiel ripari eblajn damaĝojn kaŭzitajn al la natura medio.
Literaturo
redaktiSparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 193-194
Eksteraj ligiloj
redaktiHejmpaĝo Arkivigite je 2015-07-05 per la retarkivo Wayback Machine