Ohratalbahn


La FERVOJO TRA LA VALO OHRATAL estas 36km-longa, belega fervoja linio inter Gotha kaj Gräfenroda tra Luisenthal. En la 135-a jaro de ĝia ekzisto, sur tiu konekto la lasta trajno cirkulis la 10-an de decembro 2011, kiam ĉesis por ĉiam la fervoja transportado - danke al la miopeco de la turingiaj politikistoj![1] Tiel la longjara batalo de la amikoj de la fervojo tra la valo Ohratal estis finfine vana.

Stacidomo Ohrdruf

La sekvoj je la turismo, speciale je la ege ŝatata biciklada turismo - ĉar kunpreno de bicikloj surbuse ne eblas - estos sendube ruinigaj.

LigilojRedakti

NotojRedakti

  1. Turingia ministerio por konstruado, landa evoluiĝo kaj transportado: Sinnvoller Mittel-Einsatz in den Personennahverkehr Arkivigite je 2016-01-05 per la retarkivo Wayback Machine, Anonco por la gazetaro farita la 20-an de oktobro 2011.