Preĝejo Sankta Kruco (Wölfis)

Preĝejo Sankta Kruco (germane: St. Crucis, Kreuzkirche) estas protestantisma vilaĝa kirko de Wölfis, kvartalo de Ohrdruf en Germanujo.

La Kruco-kirko en Wölfis

Historio redakti

 
Interna panoramo
 
Ambonaltaro

Unua klostra bieno je Wölfis menciitis jam en la 13-a de marto 779 en dokumento de Karolo la Granda. La lulilo estis kirko, kiu aperis mencie unuafoje kiel posedaĵo de Herrenbreitungen. Temis pri Bonifaco-kirko kiu anstataŭigitis en 1701/02 per nova konstruaĵo: sed tiu ĉi jam en al 20.1.1735 brulkonsumiĝis pri fajrego kune kun la paroĥestrejo, du lernejoj kaj aliaj 199 ejoj. Ankaŭ la arĥivo eklezia tiam detruitis. Post monkolekto eblis ekigi konstruon novan observota fare de la duka ĉefarĥitekto Johann Erhard Straßburger. Komenco estis en la 15.6.1735, konsekro en la 16.10.1736 dume la stuklaboradoj ĉeplafonaj daŭris ĝis 1773.

Komunumo redakti

 
Ratzmann-orgeno
 
Plafono

Apartenis iam al la kirko la filioj de Tambuchshof (eoste de la vilaĝo kun kampaj kaj arbaraj posedaĵoj) kaj Heerda malsurpe de Hühnerberg-monto: ambaŭ lokoj pereis estinte parton de la Armea Spaco Ohrdruf. En niaj tagoj la Kruco-kirko mem estas filia de la paroĥujo de Crawinkel ene de la Eklezia subdistrikto Waltershausen-Ohrdruf.

Meblaro redakti

La domo havas grandecon de 29,1 × 12 metroj havante tri galeriojn kaj ambonalataron rokoko-stilan en la apsido. La orgenon faris Georg Franz Ratzmann en la jaro 1819 kiu posteulis instrumenton de Johann Stephan Schmaltz. La plafonbildo kreitis en 2008 fare de Gert Weber. Temas pri la krucvojo de Jesuo Kristo.

Eksteraj ligiloj redakti

50.8099310.77876