Frankenhain

komunumo en Turingio, Germanio

Frankenhain estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la komunumo Geratal. Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 711 loĝantojn.

Frankenhain
Blazono
Frankenhain (Germanio)
Frankenhain (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio • komunumo en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Komunumo Geratal
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036205
Poŝtkodo 99330
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 5213
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070014
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 45′ N, 10° 47′ O (mapo)50.75694444444410.788888888889Koordinatoj: 50° 45′ N, 10° 47′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 480 m
Areo 12,27 km²
Oficiala retejo http://www.frankenhain.de
vdr

Historio kaj priskribo redakti

La nomo Frankenhain atestas frankonan setladon post la disfalo de la Turingia Regno[klarigu] en la jaro 531. La unua mencio de tiu ĉi vilaĝo estis je la komenco de la 14-a jarcento. Danke al la kuna ĉeesto de diversaj geologiaj areoj Frankenhain havas, aparte en sia nordo, admirindan buntecon da ŝtonaj fenomenoj. Aldone ĝojigas la lokon flaŭro kaj faŭno tre variaj (ekz. sur la kampoj de la montoj Kirchberg kaj Rumpel).

Dum longa tempo la frankenhain-anoj vivis de ekspluato de fera erco. Ĝia prilaboro faritis en najbara Luisenthal. Kromaj metioj estis la rezinotraktado, la farado de pinaj blatajhoj, la ekspluato de gruzo en proksimaj ŝtonrompejoj. Nuntempe oni ĉefe vivas de turismo kaj eta metiado. Konata estas ankaŭ la surloka biatlono-centro. En la protestantisma Kirko Sankta Leonardo spekteblas bela plafona pentrado.

La fervojlinio Ohratalbahn (nuntempe neservita) unuigas la lokon kun Gotha en la nordo kaj Gräfenroda en la sudo.

Eksteraj ligiloj redakti