Amt Wachsenburg
komunumo en Turingio, Germanio
Amt Wachsenburg [amt VAKsnburk] estas komunumo de Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj en sia nuna formo ekzistas post unuiĝo de la antaŭaj komunumoj Ichtershausen kaj Wachsenburggemeinde ekde la 31-a de decembro 2012. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 8001 loĝantojn.
Amt Wachsenburg | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Ilm | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 03628 kaj 036202 Sülzenbrücken | |||||
Poŝtkodo | 98534 | |||||
Aŭtomobila kodo | HBN | |||||
Oficiala Municipokodo | 16070028 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Uwe Möller | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Erfurter Straße 42 99334 Amt Wachsenburg | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 8001 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 51′ N, 10° 51′ O (mapo)50.845810.8581Koordinatoj: 50° 51′ N, 10° 51′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 394 m | |||||
Areo | 52,43 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.amt-wachsenburg.de/ | |||||
La partoj de la komunumo estas:
- Bechstedt-Wagd
- Bittstädt
- Eischleben
- Haarhausen
- Holzhausen
- Ichtershausen (administra centro)
- Kirchheim
- Rehestädt
- Rockhausen
- Röhrensee
- Sülzenbrücken
- Thörey
- Werningsleben
Elstaruloj
redakti- Martin Müller, pedagogo kaj kolektisto
- Sebastian Bodinus
Vidindaĵoj
redakti- Kastelo Marienburg (Ichtershausen)
- Kirko Sankta Matiaso (Eischleben)
- Kirko Sankta Venceslao (Thörey)
- Kirko Sankta Wigbert (Sülzenbrücken)
- Muzeo pri la kradrostita kolbaso (Turingio), malfunkcio ekde 2019 pro translokiĝo
- La protestantisma Kirko Sankta Egidio (germane: Kirche St. Ägidius) en Bittstädt estas kerne ja romanika kirko kiu en la kuro de la jarcentoj tre ŝanĝitis. La altarejo kun surkalkita supera trabfakaĵo aldonitis nur en la 18-a jarcento. Ĉe tiu ĉi preĝejo unuiĝas diversaj konstrustiloj. Sed ankaŭ la interno brilas per tre artista kaj historie altvalora ambono donacita en la jaro 1658. Ankaŭ la baptopelvo furoras donacite en 1692 fare de lokano pia. Regionhistoriistoj malkovris ke baptitis surloke en la jaro 1700 la komponisto Sebastian Bodinus. Tio fondigis tuj amikaran societon kiu strebas flegi la memorojn je la komponisto kaj organizi prezentadojn regulajn de liaj kompozicioj.
- Preĝejo Triunuo (Holzhausen)