Malfermi la ĉefan menuon

Ichtershausen estis komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 3926 loĝantojn.

Ichtershausen
Blazono
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Urborajtoj
Koordinatoj 50°52′39″N 10°58′20″O  /  50.8775°N, 10.97222°O / 50.8775; 10.97222 (Ichtershausen) (mapo)Koordinatoj: 50°52′39″N 10°58′20″O  /  50.8775°N, 10.97222°O / 50.8775; 10.97222 (Ichtershausen) (mapo)
Alto super la marnivelo 249 m
Areo 20,35 km²
Telefona antaŭkodo 03628
Poŝtkodo 99334
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16 0 70 028
Subdivido Ichtershausen kaj 3 komunumopartoj (Ortsteil)
Komunumestro Klaus von der Krone
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Erfurter Straße 42
Oficiala retejo http://www.ichtershausen.de/
Information icon.svg
vdr

Ekde la 31-a de decembro 2012 ĝi nur estas komunuma parto de la nova Amt Wachsenburg, post la unuiĝo kun la iama komunumo Wachsenburggemeinde[1].

IK Ichtershausen.PNG

HistorioRedakti

Komencoj ĝis 1600Redakti

Trovitaĵoj el la pli juna ŝtonepoko kiel ankaŭ tomboj el la bronza kaj fera epokoj atestas fruan setlon sur tiu ĉi teritorio. Dum la unuaj jarcentoj konjektatas ekzisto de setlejo de la hermunduroj kiun sekvis vilaĝo de frankonia nobelo por protekti la reĝan palatinejon de Arnstadt/Kastelo Neideck. La unua endokumenta mencio estis en la 27.3.947.[2]. Tiam reĝo Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio) atestigis la ŝanĝon de diversaj bienoj, inter kiuj ankaŭ Huochtricheshus/Otrichshusen (t.e. bieno de Otrich); interŝanĝpartnero estis Abatejo Hersfeld.

En 1147 fonditis surloke monekinejo cistercianina, kies impona klostra Preĝejo Sanktaj Georgo kaj Mario (konstrukomenco en 1133) tipigas la silueton ankaŭ nun. Filipo el Ŝvabio en la 6.3.1198 atentigis je si influhavantojn dum la t.n. Germana tronheredkverelo; en la 8.3.1198 li elektitis fare de la frakcio ŝtaŭfa reĝo en Mühlhausen. Kroniĝo estis en la 6.9. en Majenco fare de la burgonja episkopo Aymon de Tarentaise. En 1204 la perfidinta landgrafo Hermano la 1-a (Turingio) ĵetis sin en Ichtershausen antaŭ la piedojn de reĝo Filipo el Ŝvabio ricevonte gracon post livero de ostaĝoj (inter kiuj estis ankaŭ lia pli juna filo Ludoviko). Nomo vilaĝa en 1441 estis Ichtirshausen.

Dum la kamparanaj ribeloj kolektiĝis en 1525 kvar miloj da tre radikaj kamparanoj en Ichtershausen. Ili ankaŭ volis sturmpreni Kastelon Wachsenburg kies posedantoj akre kaj riproĉe atakitis de ili. Samtempe prirabitis ankaŭ la tuta klostro kaj sekvis ĝia detruiĝo; la monakinoj fuĝis en la erfurtan kartuzion. La 16-an de junio 1525 ekposedis la bienon klostran princelektisto Johano (Saksio); ĝi aboliciitis kaj aranĝitis tie ĉambra bieno, dum la klostra preĝejo iĝis protestanta diservejo. En 1539 startis la konstro de la Malnovakastelo laŭ la planoj de arkitekto Cunz Krebs kun enkorpigo de klostraj ejoj memkompreneble. En 1560 aldonitis ankoraŭ la uesta alo. En 1533 la ichtershausen-anoj ricevis juĝrajton. En 1546 princelektisto Johano Frederiko la 1-a (Saksio) kaj landgrafo Filipo la 1-a (Hesio) skribis la faman rifuzleteron al la imperiestro en la nomo de la Ŝmalkalda Ligo; sekvis tuj poste milito.

1600 ĝis 1900Redakti

Pro Tridekjara milito kaj la pesto la enloĝantaro malaltiĝis de 700 je nur 230 en la jaro 1642. Unu jaron pli frue Ichtershausen perdiĝis por la linio Saksio-Weimar en favoro de duko Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg). En 1676 ties filo duko Bernardo la 1-a (Saksio-Meiningen) proklamis Ichtershausen residejo sia. Ĝi tamen baldaŭ translokigitis al Meiningen. Tiutempe (1675–1680) konstruitis ankaŭ la modesta Kastelo Marienburg kun remparo (pereinta) kaj du pordegoj. En 1697 la lokuloj ricevis la publikajn merkatajn privilegiojn. En 1710 Kastelo Marienburg alikonstruitis kaj pligrandigitis; poste ĝi gastigis administradejojn justican kaj financan. En 1813 ĉ. 100 viroj devis esti senditaj al Erfurto por la plifortikigo de Citadelo Petersberg laŭ ordono de Napoleono Bonaparte.

Dum la Milito de la Sesa Koalicio ĉe la sieĝo erfurta fare de prusoj, aŭstroj kaj rusoj troviĝis ĝis marto 1814 en la kastelo de Ichtershausen lazareto. En ĝi ĉ. 1400 prusaj soldatoj suferantaj je tifo traktitis, el kiu ĉ. la duono ne postvivis la hospitalan restadon. Ili en 1819 honoritis per monumento, la t.n. Preußengrab. Ichtershausen mem havis 152 viktimojn, do ĉ. kvaronon de ĉiuj lokanoj. La kastelon malfrekventis multajn jarojn pro tio la homoj. En 1842 fonditis porvira kantorondo Männergesangsverein Liedertafel. En 1862 malfermis la gotaa komercisto Wilhelm Eduard Arnold Wolff kaj la el Iserlohn deveninta inĝeniero August Knippenberg en Ichtershausen kudrilfabrikon, kiu tre gravis dum la sekvintaj 130 jaroj pri la evoluo vilaĝa; produktitis tie kudriloj de multaj specaj (kudraj, trikotaj, ŝtopaj, kirurgiaj). Siaspece temis pri la plej granda fabriko; la enloĝantaro baldaŭ trapasis la limon de 1000 uloj. En 1870/71 internigitis 525 francaj militkaptititoj kastele; en 1877 la tuta areo ŝanĝitis en prizonon kiu funkciis ĝis 2014; de tiam la prizonuloj junaj restas en Rudisleben.

Por plifaciligi transportojn kaj de homoj kaj de varoj konstruitis inter 1885 kaj 1888 fervojlinio 5 km longa ĝis Arnstadt kiu funkciis ĝis 1967. En 1890 kreitis nova tombejo; en 1895 alvenis monumento por falinoj (kun aglokronita kolono) je la centra placo por memorigi al oni la viktimojn de la Francia-Prusia Milito.

1900 ĝis la nuntempoRedakti

Dum la 1920aj jaroj ĝis 1932 Ichtershausenhavis politikan plejmulton [komunismo|komunistan]]. En 1925 la Landa defendligo (Landwehrverein) konstruis sur la monteto Die liebe Zeit monumenton por falintoj de la Unua mondmilito kion eblis donacoj kaj voluntula laboro. Samtempe endkondukitis enprizone t.n. progresa internigado; la oficistoj taksu sin ankaŭ edukistoj: la prizonuloj laboris kontraŭpage en entreprenoj prizonaj kaj lokaj. En 1928 ekzistis - por 530 enkarcerigitoj – biblioteko, malsanulejeto kaj propra kuracisto. Pro politikaj kialoj enprizonigitoj troe plenigitis la prizonon: en 1934 nomibriĝis 634 uloj tie. Ekde 1934 konstruitis antaŭurbaj etĝardenaj setlejoj kun ĝardenoj por laboristoj infanriĉaj.

Samjare malfermitis naĝejo aperta. Dum la Dua mondmilito 46 punlaboristoj orienteŭropaj laboris en la kudril- kaj ŝtalaĵfabriko Wolff & Knippenberg.[3] En la 10.4.1945 liberigis la Usona Armeo la vilaĝon post damaĝo ĉeprizona per artilerio. La prizonuloj sukcesis fuĝi.

Post la milito daŭris la funkcio prizona, ankaŭ por politikaj kaptitoj. Kronistoj priskribis la situacion inter 1945 kaj 1950 kiel malfacilan. En 1953 la prizono estis ŝanĝita en porjunularan laborejon, ekde 1973 ĝi estis normala porjunulara prizono. Fermo iĝis en 1991; inter 1993 kaj 1997 la tuto restaŭritis kaj alifaritis kaj poste servis al ĉ. 200 junaj krimuloj ĝis 2014. Plano de la amikara societo Fördervereins Collegiatstift St. Peter und Paul kun sidejo en Erfurto celas fari konvention kolegian surloke; la Nova kaj la Malnova kasteloj konserviĝu respektive refariĝu dume la aliaj konstruaĵoj estu forigotaj. La resto iĝu loĝejoj. Tre engaĝiĝis prie studentoj de la Bauhaus-universitato de Vajmaro.[4]

En la 31.12.2012 enkorpigitis la komunumo Wachsenburggemeinde al Ichtershausen (kio enhavas Ichtershausen kaj la kvartalojn Eischleben, Rehestädt kaj Thörey). La pligrandigita komunumo alinomiĝis je Amt Wachsenburg. Antaŭ tio Ichtershausen havis jenajn najbarajn komunumojn (disde nordo): Erfurto, Rockhausen, Kirchheim (Turingio), Arnstadt, Wachsenburggemeinde kaj Nesse-Apfelstädt.

Vidindaj aferojRedakti

GefilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Thüringer Gesetz zur freiwilligen Neugliederung kreisangehöriger Gemeinden im Jahr 2012, Gesetzentwurf der Landesregierung, Drucksache 5/ 4714
  2. August Beck: Geschichte des gothaischen Landes, Band I, Gotha, 1868,pp. 34
  3. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945, Reihe: Heimatgeschichtliche Wegweiser Band 8 Thüringen, Erfurt 2003, p. 143, ISBN 3-88864-343-0
  4. Hartmut Schwarz: In drei Schritten wird zurückgebaut. Ichtershausen: Collegiatstift Erfurt will aus ehemaliger JVA ein attraktives Wohngebiet machen. Thüringische Landeszeitung, 28.2.2013