Rudisleben estas laŭstrata vilaĝo je alteco de 256 metroj kaj urboparto de Arnstadt, Germanio, kun 926 enloĝantoj. Ĝi situas inter la arnstadt-a urbocentro sude kaj Ichtershausen norde, ĉe la eosta flanko de la rivero Gera. Sude de ĝi estas kelkaj lagetoj apartenantaj al ŝtongruzejo-betonfabriko kaj uzata ankaŭ de fiŝkaptistoj kaj naĝistoj. Ĉirkaŭas agrikulturaj terenoj, norde estas eta arbaro.

Rudisleben
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99310
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 51′ N, 10° 58′ O (mapo)50.858110.9703Koordinatoj: 50° 51′ N, 10° 58′ O (mapo) [+]
Alto 256 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rudisleben (Turingio)
Rudisleben (Turingio)
DEC
Rudisleben
Rudisleben
Situo de Rudisleben
Rudisleben (Germanio)
Rudisleben (Germanio)
DEC
Rudisleben
Rudisleben
Situo de Rudisleben

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rudisleben (Arnstadt) [+]
vdr
Johano-kirko de Rudisleben

Historio redakti

Rudisleben menciitis unuafojo en la 8-a jarcento kiel Rudolfeslebo. La hodiaŭa Preĝejo Sankta Johano estas de 1732. Ĝi konstruitis por anstataŭigi forbrulintan antaŭulan konstruaĵojn. La plej frapanta afero ĉe tiu ĉi barokaĵo estas krucforma projekciaĵo. En la 1.7.1999 ĝi iĝis parto de Arnstadt.[1]

Dum la Dua mondmilito 311 eosteŭropaj laboristoj loĝantaj en tri tendaroj faris devigan laborojn en lokaj entreprenoj: ĉe la maŝinfabrikoj Mako kaj Scholz kaj ĉe armatur- kaj municifabriko Polte-Werke.[2]

Politik, ekonomio, trafiko redakti

Kvartalestro estas Joachim Lindner (ekde marto 2007) kiun helpis ses lokanoj. Rudisleben troviĝas ene de la arnstadt-a industrizono. Multaj etentreprenoj (ekz. Chema aŭ la flugmaŝinturbinfabriko N3). Krom vendejoj (konstrufakaĉethaloj, aŭtovendejoj) establiĝis la lastajn jarojn ankaŭ mezgrandaj entreprenoj, ekz. du produktejoj por sunĉeloj. En la vilaĝoparto je la alia flanko de la Gera-rivero estas Arnshall kie iam estis salejo kaj de kie venis ankaŭ la sanigsalo por la iama kuracurbo Arnstadt. En la centro estas eta vendejo, buĉisto, frizisto, floristo, infanvartejo kaj kelkaj gastejoj kaj pensionoj.

La vilaĝŝoseo kondukas sude al la landa ŝoseo en la direkto de Arnstadt kiel ankaŭ al la aŭtoŝosea (A71) alirejo kaj, norde, al Kirchheim. Inter 1966 kaj 1985 funkciis haltejo fervoja. Rudisleben situas rekte ĉe la Gera-biciklomigradvojo.

Envilaĝe aktivis kelkaj societoj (ekz. de la honoroficaj fajrobrigadistoj, kermesa societo, eklezia koruso). Ĉiun jaron okazis ĉepaske la malestino de la paska fajro, en majo la starigo de majarbo, la duan oktobrosemajnfinon kermeso. Ankaŭ piedpilkklubo noome SV Arnstadt Rudisleben reklamas la vilaĝon. Ekde julio 2014 funkcias en Rudisleben modernega porjunula prizono kun ĉ. 340 arestlokoj post ĝia fermo en eksa monakeja bieno apud Preĝejo Sankta Georgo (Ichtershausen).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. StBA: Änderungen bei den Gemeinden Deutschlands, kp. 1999
  2. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes - Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (Hrsg.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. Band 8: Thüringen. Erfurt 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 150.