Gera-biciklomigradvojo

La Gera-Biciklomigradvojo (germane: Gera-Radweg) estas 75 km longa biciklovojo laŭ la rivero Gera.

Surmapa superrigardo al la vojo.
Gera-biciklovojo apud Ichtershausen

Profilo geografia redakti

De Schmücke ĝis Geraberg la biciklovojo havas parte grandajn deklivojn; aliloke ĝi estas tre ebena kaj eblas veturi senprobleme ankaŭ kun pakaĵoj.

Priskribo kaj vidindaĵoj redakti

La Gera-vojo unigas la Rennsteig-biciklomigradvojon kun la Unstrut-Radweg. Ĝia rekona ŝildo montras biciklon super blua ondo kun la vorto Gera.

Starto estas en la Turingia Arbaro en Schmücke ĉe la Rennsteig. Inter Geraberg kaj Plaue (proksime de la Arbara naĝejo) oni veturas sub la aŭtoŝosea ponto Talbrücke Zahme Gera de la aŭtoŝoseo A 71. Voje de Arnstadt kaj Erfurt (kie eblas ŝanĝo al la biciklovojego Thüringer Städtekette) ĝi kondukas ĝis sia fino en Gebesee.

Literaturo redakti

  • Gera Radwanderweg, 1:50.000, grünes herz, 2010, ISBN 978-3-86636-128-7
  • Gera-Radwanderweg, Landratsamt Ilm-Kreis, Amt für Wirtschaft und Infrastruktur (junio 2004)

Eksteraj ligiloj redakti