Tombo de la Prusoj (Ichtershausen)

La monumento Tombo de la prusoj (germane: Preußengrab) troviĝas apud Ichtershausen en Germanujo sur komuna tombo de ĉ. 700 flegotaj prusiaj soldatoj kiuj mortis dum la Napoleonaj militoj 1813/14 en la lazareto tiea.

Preußengrab Ichtershausen, 2013

Fono historia redakti

Post la malvenko de prusoj kaj saksoj en la Batalo de Jena–Auerstedt (1806) Napoleono altrudis ankaŭ la turingianojn ene de la Rejna Federacio. La prusia urbo Erfurto kun la citadelo Petersberg iĝis dominio reĝa de la francoj. Prusio malplirangigitis post la Paco de Tilsit 1807 je potenco duaranga. Post la malsukcesa kampanjo de la francaj trupoj 1812 la mizeraj restintaj soldatoj francaj retiriĝis en la direkto de Meza Eŭropo. En la Batalo de Leipzig en oktobro 1813 la nove organizita armeo venkitis fare de prusoj, aŭstroj kaj rusoj. Denove okcidenten retiriĝis francaj truperoj kun iliaj helpintoj, ankaŭ tra Turingio. La francaj remparoj de Erfurto jam ekde la komenco de 1813 estis plifortikigitaj; en la 26.10.1813 ĝi sieĝitis far sume 35.000 soldatoj de la aliancanoj Prusio, Aŭstrio kaj Rusio. Unue apenaŭ batalitis ĝis la bruligo de la vilaĝoj Daberstedt (oktobro) kaj Ilversgehofen (5.11.) fare de la francoj. La perarmila respondo venis en la 6.11. per bombado de la remparoj de Petersberg disde la Katedralplaco. Sekvis armistico kaj je komenco de 1814 transdono potenca en Erfurto. Tamen la du citadeloj (Petersberg, Cyriaksburg) restis ĝis majo 1814 sub franca kontrolo.

La Reĝa prusia rezerva milithospitalo en Ichtershausen redakti

Ero de la grandampleksa sieĝoringo de la kontraŭnapoleonaj aliancanoj estis ankaŭ la vilaĝo Ichtershausen, apartentante al la Duklando Saksio-Gotao-Altenburg. La trupoj bivakis parte en libera aero respektive kunpremiĝis en la vilaĝaro. La higienaj cirkonstancoj memkompreneble ne ĉiam estis laŭstandarde kaj epidemioj ĉiutagis ĉe soldatoj kaj civitanoj.

La 4-an de novembro instalitis ĉe Kastelo Marienburg, pli malfrue ankaŭ en apudaj senjoraj loĝejoj, lazareto rezerva de la prusoj. Tie enestis ĝis februaro 1814 sume 1.400, ĉefe sileziaj soldatoj flegendaj. El ili sep cent viroj mortis ĉefe pro ekzantema tifo kaj disenterio. Je la komenco de novembro la lazareto havis tro da pacientoj kaj la malsanoj hejmiĝis ankaŭ ene de la vilaĝanoj kiuj tiam perdis 152 homojn, do kvaronon de si. La enlazarete mortintaj entombigitis en komunaj tomboj ĉe la transa bordo de Gera ĉe Pfingstgehege.

La 1-an de marto la lazareto povis aboliciiĝi. Tra jardekoj la lokuloj evitis iron en la ĉambrojn kastelajn pro timo antaŭ la malsano-ĝermoj. En 1877 ĝi iĝis la kerno de landa prizono.

Starigo kaj historio de la monumento supre de la amastombo redakti

Jam mallonge post la fino de la liberigaj militoj oni plantis supre de la tombo de 700 soldatoj poplojn por plumemori ilian sorton. Kvazaŭ samtempe venis la ideo krei dignan monumenton. Fundamento estis mondonacoj kaj la kunlaboro de engaĝiĝantaj vilaĝanoj ĝis oktobro 1819. Estiĝis do memorigilo el grejso el Seebergen kun tabulo de la skulptisto Ramming el Neudietendorf. La monumentoskizon faris Johann Georg Wendel, profesoro ĉe la Reĝa arto- kaj konstruofaklernejo en Erfurto. La enskribitaĵo, kiu estis ĉirkaŭita de kverkfoliaro kaj laŭrobranĉoj, estis de la tiama supera administranto Spiller von Mitterberg . Lia reĝa moŝto Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio) honoris tiam la komunumon kaj ilian urbestron Fabian Möller per ormedaloj por danki kaj la flegon de la vunditaj soldatoj kaj la starigon monumentan.

En 1849 restaŭritis la monumento kaj oni tie surmetis krome lignan krucon. En 1863, okaze de la 50-a datreveno de la Batalo de Leipzig, oni plantis tri kverkojn apude. En 1895 inĝeniero Maz Knippenberg, proprietulo de la kudrilfabriko en Ichtershausen, donacis grandan feran krucon kiu estis kuŝinta sur la ŝtonaj kvadroj, sur kanono-kuglo el la Monarĥo-monteto apud Lepsiko.

En 1896 honoris imperiestro Vilhelmo la 1-a la Landdefendan societon de Ichtershausen per la transdono de bela flago. Tiu ĉi okazo speciala festitis per patriotisma akto sur la prusia tombejo. En 1913, do cent jarojn post la Leipzig-batalo, okazis denove ĉe la renovigita monumento sub la partopreno de multaj societoj el tuta Turingio, grandega celebraĵo. Dum la sama jaro troviĝis taglibro el la 1813-a jaro kies enhavo montris vivan kaj parte teruran bildon de tiuj tempoj.

Dum la tempo de la regado de sovetiaj okupadtrupoj kaj de GDR la fera kruco kaj la pafilego-kulgo malaperis kaj la monumento pli kaj pli forgesitis. Kelkaj engaĝiĝantaj civitanoj (ĉefe Fritz Thal kaj Dieter Sĉröpfer) el propra iniciato kaj per pvivataj rimedoj malhelpis tutan kadukiĝon. Ili eĉ muntis tie kontraŭleĝe faritan metalan tabulon. Ĝi poste ŝtelitis kiel ankaŭ nova fera kruco, kiu forĝitis post la Turniĝo. En la 1.6.2002 inaŭguritis solene la fare de ŝtonskulptisto Oliver Wenzel - sen kruco kaj kuglo - renovigita monumento.

La Tombo de la Prusoj hodiaŭ redakti

Troviĝas ĝi en arbareto kun du kverkoj, kaŝtanarboj kaj fraksenoj ĉe la nordeosto de Ichtershausen ĉe la alia bordo de Gera. Ĝi alireblas kaj disde la tombejo kaj post transiro de la nova ponto malantaŭ la eksa prizono. Inter 2008 kaj 2010 la Gera-biciklomigradvojo kondukis rekte apude. Pro malestanta vojindikilo ĝi ne facile troveblas. Ĉiuoakze tekstas la grejso-tabulo tiel: "HIER RUHEN DCC TAPFERE KÖNIGL. PREUSISCHE KRIEGER. SIE VOLLENDETEN IHRE RUHMVOLLE BAHN IN DEM KÖNIGLICH-PREUSISCHEN LAZARETH ALLHIER, ZUR ZEIT DER BELAGERUNG VON ERFURT IN DEN JAHREN MDCCCXIII UND MDCCCXIV. ZUM ANDENKEN VON DER GEMEINDE ICHTERSHAUSEN."[1]

Notoj redakti

  1. Traduko: Tie ĉi kuŝas 700 bravaj prusiaj reĝaj batalantoj. Ili finigis sian gloron en la ĉi-loka regha-prusia lazareto, dum al sieĝo de Erfurto en la jaroj 1813 kaj 1814. Je ilia honoro fare de la komunumo de Ichtershausen.

Literaturo redakti

  • Artur Bach: Das Preußengrab bei Ichtershausen im Herzogtum Gotha. Ein Erinnerungsblatt zur Jahrhundertfeier am 20. Juli 1913. Ichtershausen, 1913
  • Thomas Lindner: Blätter zur Ortsgeschichte Ichtershausen 2 - 3. Eldonis Gemeindeverwaltung Ichtershausen, 1997
  • Preußengrab in altem Glanz. Ehrenmal an Gemeinde übergeben, Thüringische Landeszeitung, 30.5.2002
  • Thomas Lindner: Das Preußengrab in Ichtershausen. Dornheimer Heimatblätter, 12-a jarkolekto, 09/2013, p. 12–15
  • Frank Palmowski: Die Belagerung von Erfurt. Ihre Spuren 1813 bis 2013. Sutton Verlag, Erfurt 2013. ISBN 978-3-95400-252-8

Eksteraj ligiloj redakti

50.87531111111110.980064444444