Daberstedt estas urbokvartalo de Erfurto, Germanio, situanta en la sudoriento kun 13.486 enloĝantoj (en la 31-a de decembro 2011). Ĝia areo estas 3,5 km².

Daberstedt
antaŭurbo
Administrado
Poŝtkodo 99096
Demografio
Loĝantaro 13 485  (2014) [+]
Loĝdenso 3 853 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 58′ N, 11° 3′ O (mapo)50.964711.0464Koordinatoj: 50° 58′ N, 11° 3′ O (mapo) [+]
Alto 210 m [+]
Areo 3,5 km² ( 350 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Daberstedt (Turingio)
Daberstedt (Turingio)
DEC
Daberstedt
Daberstedt
Situo de Daberstedt
Daberstedt (Germanio)
Daberstedt (Germanio)
DEC
Daberstedt
Daberstedt
Situo de Daberstedt

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Daberstedt [+]
vdr
La kvartaloj ene de Daberstedt
En Daberstedt

Daberstedt sterniĝas inter la antaŭurbetoj Löbervorstadt okcidente kaj Krämpfervorstadt norde sur la montetaj restoj de Steiger-arbaro. Hodiaŭ temas pri loĝareo kun leĝera konstruado kaj ĉefe burĝa loĝantaro. Pli grandaj meti-areoj troviĝas eoste ĉe Weimarischen Straße. Dum la 20-a jarcento Daberstedt estis tre grava kazerna areo kaj kelkloke tio ankoraŭ videblas nun. Ĝia nomo venas de la iama vilaĝo Daberstedt, kiu estis detruita en 1813 dum la franca okupado. Nur en la 20-a jarcento ĝi estis resetlita.

Geografio redakti

Daberstedt limas nordokcidente al la urbokerno de Erfurto. Norde, ĉe la transa flanko de la fervojlinio, troviĝas Krämpfervorstadt kaj en la okcidento de Friedrich-Ebert-Straße la kvartalo Löbervorstadt. Sudoriente neklaras la limo al la Herrenberg-teritorio/Melchendorf, dume eoste la vilaĝoj Dittelstedt, Urbich kaj Linderbach klare distingatas.

La teritorio de Daberstedt estas monteta. Meze de la urbokvartalo estas en direkto nordo-sudo la valo de la rojo Schwemmbach separanta la Steigerwald-arbaraltebenaĵoj ueste de Rabenhügel-montete kaj eoste de Herrenberg. La pli malalta punkto en Daberstedt estas fluegfoso (Flutgraben) apud la ĉefa stacidomo de Erfurto (195 metroj). Sude la kvartalo estas, ĉe Käthe-Kollwitz-Straße ĉirkaŭ 235 metrojn alta. La samo validas por Henne-kazerno en la eosto.

Krome Daberstedt situis ankoraŭ alia vilaĝo en la nuna Daberstedt-regiono, nome Schmidtstedt. Sed ĝi dezertitis jam en 1350, dume la kirko malkonstruitis nur en la jaro 1631-a. La vilaĝo ankoraŭ aŭdeblas en la nomo geografia Schmidtstedter Flur. Antaŭ la definitiva forigo de la ĉirkaŭfortikaĵo de Erfurto 1873 la teritorio de Daberstedt uzitis agrikulture. Nur poste loĝejoj venis: la plej rapida konstruo de loĝejoj fariĝis inter 1900 kaj 1960. La ebenaĵo Schmidtstedter Flur restis ĝis Turniĝo terkultivota. Nur poste ĝi parte ankaŭ fariĝis loĝejteritorio.

Historio de la vilaĝo Daberstedt redakti

Daberstedt estas verŝajne fondita fare de la merovida Dagoberto la 3-a, reĝo de la frankoj, kiu regis inter 711 kaj 1715. Ĝi estis inter la unuaj vilaĝoj proksime de Erfurto, kie en la 8-a/9-a jarcento setlis slavoj laŭ ordono de la majenca episkopo. La unua dokumentita mencio troveblas de 1122, en 1157 ĝi estis nomata Tabersteden kaj estis slava nutraĵproviza vilaĝo. Kontraŭ diversaj privilegioj (jurisdikcio majenca, impostoj, dogankotizoj) tiaj vilaĝoj liveris al la majenca administracio nutraĵojn kaj helpadis ĉe diversaj servoj. En la 14-a/15-a jarcentoj ekfloris en Daberstedt la tolaĵteksado kaj la bierfarado kaj vinelverŝado.

Dum la Tridekjara milito Erfurto kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj en 1631 estis okupitaj de la protestantaj svedoj. En ilia nomo regis super la urbon la guberniestro duko Wilhelm (Sachsen-Weimar). Li misuzis la postenon por persona riĉiĝo. La urba konsilantaro sukcese petis pri lia anstataŭigo kaj venis la svedo Alexander Eskens. Tiu ĉi homo intensigis konstruadon de la remparo de Daberstedt. daton| La rajtoj de la protestantoj de Erfurto koncerne majencajn posedaĵojn estis konfirmitaj la 19-an de oktobro 1632 de la sveda reĝo. Tio estis: Majenca kortego (Mainzerhof) en Brühl, la vilaĝoj nutraĵliverantaj Witterda, Hochheim, Melchendorf, Daberstedt kaj Dittelstedt, diversaj konventoj, monaĥejoj kaj katolikaj paroĥaj preĝejoj. Tamen ĉio restis sub sveda kontrolo.

En 1633 la tuta vilaĝo estis malkonstruita, eĉ la Kirko Sankta Georgo. La brikoj estis uzataj por konstrui la t.n. Svedan bastionon antaŭ la Schmidtstedt-pordego. Surloke estas hodiaŭ la Urba parko de Erfurto. Post la Tridekjara milito ne plu loĝis homoj en Daberstedt. Ĝi paŝon post paŝo estis rekonstruita, la kirko ne antaŭ 1713. En 1664 francaj helptrupoj de la Elektoepiskopujo Majenco damaĝis la vilaĝon denove.

En la 29-an de oktobro 1813 napoleonaj trupoj bruligis la tutan vilaĝon por havi liberan pafteritorion kontraŭ prusaj, aŭstriaj kaj rusoj militistoj. Ĝis 1873 ne estis permesite rekonstrui vilaĝojn estantajn en la zono de la ĉirkaŭfortikaĵo erfurta. Poste la tuto aliĝis al la urbo Erfurto.

Neudaberstedt redakti

Neudaberstedt ne estis kvartalo iu de Daberstedt. Temis pri novkonstruitaĵoj, aparte post 1900 (ekz. ĉe Stadtweg, Melchendorfer Straße). En 1912 la neudaberstedtanoj ricevis propran kirkon, la protestantisman Preĝejon Sankta Luko. Gravaj strataj kaj kvartaloj hodiaŭ jenas: Clara-Zetkin-Straße (nordokcidente: ĉar temas pri la unue rekonstruita parto de Daberstedt troviĝas tie ĉi multaj relative malnovaj domoj), Am Schwemmbach, Reichsbahnsiedlung, Rabenhügel, Schmidtstedter Flur.

Ekonomio kaj trafiko redakti

Iam la armeo, la fervojo kaj diversaj fabrikoj estis la plej grandaj dungantoj de Daberstedt. Nun multaj loĝantoj laboras en financaj kaj ekonomiaj oficejoj aŭ ĉe la laboroficejo. Krome multas entreprenoj ĉe Weimarische Straße. La du grandaj strataj arterioj estas Weimarische Straße (Bundesstraße 7), kondukanta de Erfurto al Vajmaro kaj Clara-Zetkin-Straße/Am Schwemmbach, kondukanta de Erfurto al Germana aŭtovojo A4 kaj la Kranichfeld. Rudolstädter Straße kondukas de Erfurto al Dittelstedt; Häßlerstraße, Käthe-Kollwitz-Straße kaj Eisenberger Straße estas transversaj alkondukstratoj.

Erfurtaj servoj de publika transporto multas en tiu ĉi kvartalo, precipe danke al la tramvojlinioj 3 kaj 4 kaj al la aŭtobuslinio 9. Iam ekzistis trolebusoj tra Daberstadt al Melchendorf. De 1904 ĝis 1922 ekzistis kroma tramvojlinio inter la urbocentro kaj la komenciĝo de Rudolstädter Straße.

Eksteraj ligiloj redakti