Urba parko de Erfurto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Urba parko (germane Stadtpark) estas unu el la multnombraj parkoj en la urbocentro de Erfurto (Germanujo) kreite sub la urbestreco de Hermann Schmidt.

Urba parko de Erfurto
parko [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
Koordinatoj50° 58′ 13″ N, 11° 2′ 19″ O (mapo)50.9702777811.03856389Koordinatoj: 50° 58′ 13″ N, 11° 2′ 19″ O (mapo)

Urba parko de Erfurto (Turingio)
Urba parko de Erfurto (Turingio)
DEC
Urba parko de Erfurto
Urba parko de Erfurto
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Urba parko de Erfurto
Vikimedia Komunejo:  Stadtpark (Erfurt) [+]
vdr
La monumentprotektita ŝtuparo, rekte apud la ĉefa stacidomo, iama remparo.
Skatludantoj en la parko, foto de 1967.
Belegaj domoj malantaŭ la parko.

Historio redakti

Antaŭ la pordoj de la urboj, rande de la Schwemmbach-valo, situas la monteto Spielberg. Unue tie ĉi estis la remparoj Hohe Batterie kaj Daberstedter Schanze. Alikonstruo kaj la malfortikigado de la urbo depost 1873 ebligis realigi 20 jarojn poste la modestan priplantadon de la areo. Ekde 1887 faritis surloke sportejo por erfurta futbalklubo (tia utiligo ĝis 1908). De la 1-a de majo ĝis la 30-a de septembro 1894 okazis granda metiada ka industria ekspozicio surloke. Dum la planadoj pri la etendigo de la urbo oni pripensis ankaŭ eblan aranĝadon de la urboparka areo. Fundamentoj por tio estis la planoj de Otto Linne kaj Max Bromme.

La unua duono rigardanta urbocentren estas aranĝita de 1908-11, la suda parkduono de 1917-26 (sub la gvidado de Hermann Braband). En 1913 Henry Van de Velde planis konstruigi gigantan muzeon Universalan Muzeon meze de la parko, kio bedaŭrinde ne realiĝis[1]

Post la forigo de la bombŝirmaj keloj en 1950 la parko submetitis al alia alikonstruo planita de la erfurta ĝardenarkitekto Gustav Allinger.

Funkcio redakti

La urboparko, kiun karakterizas belega ŝtuparo monumentprotektita rigardanta al la stacidomo, gastigas multe da ĝardenaj kaj hortikulturaj ekspozicioj. Atentiĝo indas - krom al la ŝtuparo - ankaŭ al la pavilono kaj al la strikte geometriaj elementoj norden-suden ene de la verda terpeco. En la suda parto estas la puto Sorgebrunnen kun aranĝo simila al malsuprenigita ĝardeneto (Senkgarten). Krome multo da raraĵoj dendrologiaj kiel amuraj korkoarboj (Phellodendron amurense) kaj morusarboj (Morus alba) troviĝas en la parko.

Por la Tutgermana ĝardenekspozicio (Bundesgartenschau - BUGA) en 2021 la urboparko feliĉe integriĝiss en la ekspozicikoncepto. Sed jam en 2014 finiĝis gravaj restaŭradlaboroj ĉe la impona ŝtuparo kontraŭe al la ĉefa stacidomo kaj ĉe fontanoj.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Informo pri ekspozicio en la Anger-muzeo kiu prezentis la konstruplanojn okaze de la 100-a datreveno.
  2. Holger Wetzel: "Stadtparktreppe in Erfurt wurde mit Wasserspiel übergeben." Ĉe: TA, 9.12.2014