La rivero Amuro (ĉine 黑龙江, Hēilóngjiāng; mongole Хара-Мурэн, Ĥara-Muren; ruse Амур, Amur) estas rivero en Nordorienta Azio kun longeco de ĉirkaŭ 2900 km. Ĝi ekestas apud la Rus-Ĉina limo, kie la ambaŭ fontriveroj Ŝilka kaj Arguno kunfluas. La riversistemo Amur-Ŝilka-Onon estas ĉirkaŭ 4444 km longa kaj tiele ĝi estas unu el plej longaj en la mondo.

Amur
translandlima rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 824 km
Akvokolekta areo 1 855 000 km²
Fluo
Kunfluo de Arguno kaj Ŝilka (rivero)
- Alteco super marnivelo 305 m
- Koordinatoj 53° 19′ 58″ N, 121° 28′ 49″ O (mapo)53.332777777778121.48027777778
Enfluejo ĉe Nikolajevsko-ĉe-Amuro
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 52° 59′ 31″ N, 140° 58′ 4″ O (mapo)52.991944444444140.96777777778
Geografio
Trairataj urboj Ĥabarovsko, Komosolsko kaj Nikolajevsko
Amuro natura limo inter Ĉinio kaj Rusio
Amuro natura limo inter Ĉinio kaj Rusio
Map
Amur
vdr

La Amuro fluas por la plej granda parto en sudorienta direkto kaj estas por distanco de 1610 km la limo inter Rusio kaj Ĉinio. Post tio ĝi fluas tra nordorienta Rusio kaj enfluas la Oĥotskan Maron. La plej gravaj branĉoriveroj de Amuro estas Usuri, Songhua, Zeja kaj Bureja.

La Amuro estas unu el la plej gravaj akvovojoj de Azio kaj estas ŝipveturebla sur la tuta longeco dum la senglacia sezono (majo ĝis novembro). La plej gravaj havenoj estas la rusaj urboj Ĥabarovsko, Komosolsko kaj Nikolajevsko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti