Onon
La Onon (mongole Онон гол, ruse Оно́н) estas rivero en Mongolio kaj Rusio (Siberio). Ĝi estas 818 km longa kaj kolektas akvon el areo de 94,010 km². Ĝi originiĝas el la orienta deklivo de la montoj Ĥentij. Dum 298 km ĝi fluas ene de Mongolio. Ĝi kuniĝas kun la rivero Ingoda por produkti la riveron Ŝilka.
Onon | |
---|---|
rivero • translandlima rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 032 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Mongolio |
Regionoj | Khentii Province |
La akvosistemo Onon—Ŝilka—Amuro estas unu el dek plej longaj riveroj de la mondo, nome 818 km + 560 km + 2,874 km.
En historio redakti
La supra Onon estas unu el la areoj supozeble kie Ĝingis-Ĥano naskiĝis kaj kreskis.
Koordinatoj: 51° 42′ 21″ N 115° 50′ 40″ O / 51.70583 °N, 115.84444 °O (mapo)