Ĥentij (mongole Хэнтийн нуруу, Ĥentijn nuruu, "montaro de Ĥentij", burjate kaj ruse Хэнтэйский хребет, Ĥentejskij ĥrebet estas alta montaro en centra Azio. Ĝi situas en la norda respektive nordorienta parto de Mongolio, kaj je malgranda parto en la regino Transbajkalio de la Rusia Federacio. La ĉeno parte kovras la nacian parkon "Ĥan Ĥentij" kaj inkluzivas la sanktan monton Burĥan Ĥaldun de Mongolio, kiu ligiĝas al la origino de Ĝingis-Ĥano.

Ĥentij
mongole Хэнтийн нуруу, ruse Хэнтэйский хребет
montaro
Kelkaj riveroj
Plej alta punkto Asralt Ĥajrĥan (Асралт хайрхан)
 - alteco 2 800 m s. m.
 - koordinatoj 48° 47′ 0″ N 109° 10′ 0″ O / 48.78333 °N, 109.16667 °O / 48.78333; 109.16667 (mapo)
Horzono UTC (UTC+8)
Vikimedia Komunejo: Khentii Mountains

La montoĉeno estas la akvodislimo inter la riveroj fluantaj al la Arkta Oceano (tra Lago Bajkalo) kaj tiuj fluantaj al la Pacifika Oceano. En la montaro interalie fontas la riveroj Ĥerlen kaj Tuul.