La rivero Ĥerlen (mongole Хэрлэн гол, [Ĥerlen gol]; ĉine 克鲁伦河, pinjine Kèlǔlún hé) estas rivero de Mongolio. Ĝi fontas en la Ĥentij-montaro, kaj enfluas la lagon Hulun Nuur en Interna Mongolio. La plena riverlongo estas 1254 km, el ili 1090 en Mongolio, tiel ĝi estas la dua plej longa rivero de Mongolio (post Orĥon).

Ĥerlen
rivero
Bazaj informoj
Situo en Mongolio kaj Ĉinio (Interna Mongolio)
Longeco 1 254 km
Fluo
Fonto Ĥentij-montaro en Mongolio
Enfluejo en la lagon Hulun Nuur en Ĉinio
Geografio
vdr