Ĥabarovsko

urbo en Rusio

Ĥabarovsko (ruse Хабаровск) estas kosmopolita rusa urbo kaj la sola en la rusa fora oriento kiu neniam estis fermita por eksterlandanoj kaj neniel similas al la imago de Ruslando kiun eksterlandanoj kutime havas [1]. Ĝi estas la plej granda riverhaveno kaj situas sur la maldekstra flanko de la rivero Amuro ne tre for de la landlimo kun Ĉinio (Manĉurio).

Ĥabarovsko
city of krai significance • urbego • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 680000–680150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 616 242  (2017) [+]
Loĝdenso 1 609 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 29′ N, 135° 4′ O (mapo)48.483333333333135.06666666667Koordinatoj: 48° 29′ N, 135° 4′ O (mapo) [+]
Alto 72 m [+]
Areo 383 km² (38 300 ha) [+]
Horzono UTC+10:00 [+]
Ĥabarovsko (Ĥabarovska regiono)
Ĥabarovsko (Ĥabarovska regiono)
DEC
Ĥabarovsko
Ĥabarovsko
Situo de Ĥabarovsko
Ĥabarovsko (Rusio)
Ĥabarovsko (Rusio)
DEC
Ĥabarovsko
Ĥabarovsko
Situo de Ĥabarovsko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Khabarovsk [+]
vdr

Ĥabarovsko estas la ĉefurbo de la Ĥabarovska regiono kaj ĝisnuna ĉefurbo de For-orienta federacia regiono.

La temperaturo balanciĝas inter −40 (vintre) kaj +40 (somere).

Historio redakti

Ĝi estis fondita en 1858 kiel armea posteno, kaj estis nomita laŭ la rusia eltrovinto Erofej Ĥabarov. En 1872 estis kontruita riverhaveno. En 1880 la vilaĝo ricevis la statuson de urbo, kaj nomiĝis Ĥabarovka. Poste, en 1893, ĝis estis renomita Ĥabarovsko.

Fine de la 19-a jarcento Ĥabarovsko estis la centro de komerco kun feloj.

 
Japana okupacio de Ĥabarovsko dum la Rusia Enlanda milito, 1919.

Komence de la 20-a jarcento ĝi fariĝis grava komerca centro de la Rusa Ekstremoriento, ankoraŭ videbla al la bele restaŭritaj brikaj komercaj domoj laŭlonge de la rivero kaj la lignaj domoj kiuj sukcesis tarvivi la turdoman arkitekturon iom ĉie prezenta en Rusio.

Esperanto redakti

Esperanto estis bone videbla siatempe, sed nuntempe ne plu. Al la plej fruaj pioniroj apartenis ankaŭ Fjodor Postnikov, komandinto de la tutmonde unua luftbalonfloto de kiu unu portis la esperantan nomon 'Espero'. Lia ĉevalo nomiĝis Esperanto kaj sur flanka muro de lia domo vidiĝis grandega verda stelo. Post lia foriro al Usono, la movado velkis[2].

Turismo redakti

 
Rusa ortodoksa katedralo kun alteco de 83 metroj estas unue el la plej altaj en Ruslando.

Kiel ĉie en Ruslando ankaŭ en Ĥabarovsko la urbocentro kaj la parkoj estas ŝtata prizorga tasko kaj respondeco kaj do bone flegataj, sed la duonpublika spaco (inkluzive de kortoj kaj ĉirkaŭ loĝejaroj) estas konsiderataj 'nenies' propraĵo kaj respondeco kiun ŝtataj servoj ne transprenas.

Pozitive estas ke multaj stratoj en Ĥabarovsko havas duoblan arbovicon kaj ie tie estas konservataj pecojn de la tajgo. La veturejoj en la urba avenuo Amurski estas disigitaj fare de longa parko kun multaj promenantoj kaj biciklantoj sur la malmultegaj bicklaj vojoj videblaj en Rusio[1].

Ekonomio redakti

La ekonomio de Ĥabarovsko baziĝas sur grandindustrio, ferindustrio kaj metalprilaborado. En Ĥabarovsko funkcias stablproduktada uzino, ĥemi-farmacia uzino kaj naftreciklada uzino.

Gi orientiĝas multe pli sur la plej vibraj mondaj ekonomioj de ĝiaj najbaroj, Ĉinio kaj Usono, ol de Moskvo. Rimarkindas ke nuntempe en Ĥabarovsko sin instalis multegaj japanaj kaj koreaj firmaoj[1].

Transporto redakti

Ĥabarovsko havas internacian flughavenon kun flugoj al Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, sed ankaŭ regulaj flugoj al Nord-Koreio.

La transsiberia fervojo ligas Ĥabarovsko al Moskvo.

La urbo estas konektita al la Hebrea aŭtonomio pere de 2,6 kilometroj longa ponto.

La Ĥabarovska tramo ekfunkciis la 5-an de novembro 1956.

Statistikoj redakti

  • loko: 48.33 Norde, 135.06 Oriente
  • horzono: GMT+10h/11h
  • loĝantaro: 606.300 (en la aglomeraĵo, en 2001)

Vidu ankaŭ redakti

Orient-siberia tajgo

Birobiĝano

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 143-144, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6
  2. Vera Chebotareva, Немногочисленные хабаровские знатоки универсального языка отмечают День эсперанто Статья полностью: Новости Хабаровска на Arkivigite je 2018-08-25 per la retarkivo Wayback Machine (Kelkaj gespertuloj en la internacia lingvo de Ĥabaraovsk festas la internacian tagon de Esperanto, Dvhab.ru, la 26-an de julio 2017, alirite la 24-an de aŭgusto 2018.